• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-04-28 20:10:42    
Ĉina entreprenisto--Wang Shoubin

cri
Karaj aŭskultantoj, nun estas la programereto Ekonomia Homo. Hodiaŭ ni konigos al vi entrepreniston sinjoro Wang Shoubin. Pri kio li okupiĝas kaj kia li estas, nun bonvole aŭskultu nian raporton:
"En 1999, ni sciis la Grupon Qinghua. Nun ni venis ĉi tie por kompreni ĉu la produkto de la Grupo Qinghua taŭgas por la eŭropa merkato kaj informiĝi pri koncerna stato en Ĉinio, ni intencas kunlaboron kun la Grupo Qinghua."
Tio estas esprimita de sinjoro Alois Scheicher, ĝenerala direktoro de aŭstra Industria Korporacio Lohberger, li pretas kunlabori kun Wang Shoubin ĝenerala direktoro de la Grupo Qinghua por kune fabriki la specialajn brikojn—fajrobrikojn.

La fajrobriko estas elstara produkto de la Grupo Qinghua, fondita de Wang Shoubin. En la lastaj jaroj, Wang Shoubin fabrikis ĉi tiajn brikojn el bona magneza riĉfonto en sia hejmloko, ne nur ĉinaj sed ankaŭ multaj fremdlandaj ŝtalejoj uzas tiajn brikojn, por elfari bonkvalitan produkton. La fajrobriko ankaŭ helpis riĉiĝi al la malriĉaj samvilaĝantoj en la hejmloko.
Antaŭe Wang Shoubin, malalta, nigra kaj grasa estis kamparano de la vilaĝo Qinghuayu. En la pasinteco, plantado de kotono estis la ĉefa vivteno de la vilaĝo, Wang Shoubin estis estro de la 2-a brigado de la vilaĝo, li ankaŭ fariĝis labormodelo pro sia bona tekniko. Sed nur proksimume 20 hektaroj da tero ne vivtenis pli ol 600 homojn de la 2-a brigado, kaj la vilaĝo Qinghuayu estis mokata de aliaj vilaĝoj kiel "malriĉa vilaĝo".
Wang Shoubin diris, ke antaŭe nur por satigi kaj varmigi la vilaĝanojn, li gvidis homojn elfosi ŝtonon por fari kalkon, poste fosi magnezon, tial li fondis la entreprenon iom post iom.
"De 1974 ĝis 1984, ni elfosis minaĵon por solvi la vivtenadon de popolanoj, kaj satigi ilin. Samtempe ni finis originan akumulon. De 1984 ĝis 1993, ni fabrikis krudaĵojn pri diversaj fajrorezistaj materialoj per la loka riĉfonta supereco, flekseblaj politikoj de la ŝtata reformado kaj malfermo kaj nia malmultekosta laborforto."
Kiam Wang Shoubin kaj liaj amikoj faris kalkon, tiam Ĉinio plenumis planan ekonomion kaj ne permesis private fondi entreprenon. Wang Shoubin estas malalta, sed kuraĝa, nokte li ŝtele gvidis vilaĝanojn elfosi ŝtonon, fari kalkon kaj ŝtele transporti la produkton por vendo, la enspezo estis distribuita al vilaĝanoj. Rapide la vivo estis plibonigata. En la 70-aj jaroj de la lasta jarcento, kiam ĉina kamparana jarmeznombra enspezo estis cento da juanoj de renminbi, pokapa enspezo de la 2-a brigado de la vilaĝo Qinghuayu atingis 1000 juanojn de renminbi.
Poste la ĉina politiko pri reformado kaj malfermo pli multe liberigis manojn de Wang Shoubin, li komencis ekspluati magnezon kaj fabriki magneziton. La vilaĝo Qinghuayu troviĝas en la ĉina loko Yingkou, tiu loko estas unu el la plej bonaj magnezaj originoj, la ŝtato permesas al entrepreno libere ekspluati mineralajn riĉfontojn post pago de kelka riĉfonta kosto. Magnezito estas grava materialo de fajrobriko, tiam rapide disvolviĝis diverslokaj industrioj, tio kaŭzis grandan postulon de fajrobriko, pro tio la proponado de magnezito fabrikita de la Wang Shoubin-a entrepreno ne kontentigis la postuladon, kaj senĉese pliiĝis la enspezo de la brigadaj homoj.
Sinjoro Wang Feng, estro de la 3-a fabriko de la Grupo Qinghua sekvis Wang Shoubin de la komenco de la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, li profunde memoras la riĉiĝan staton:
"Mi memoras, post mia fino de la malsupera mezlernejo, tiam la Grupo Qinghua eskaladiĝis ĉiujare. Tiam la Grupo Qinghua estis fama en nia gubernio, neniu volas eliri el la vilaĝo, kompreneble pro la bona disvolvo de la Grupo Qinghua."
Sed Wang Shoubin sentis, ke ilia gajno estas malmulta, multa parto de profito estis akirata de fremdlandanoj. Fremdaj fabrikoj aĉetis magneziton el fabriko Qinghua, prilaboris magneziton kiel altnivelan fajrobrikon kun altaldona valoro, poste vendis tiujn fajrobrikojn en diversaj lokoj en la mondo, kaj multaj produktoj estis venditaj al internaj ŝtalejoj de Ĉinio kontraŭ alta prezo. Wang Shoubin estis profunde tuŝata pro tio.
"La profito el nia vendo de 100 tunoj da magnezito nur egalas al la profito el vendo de 5 tunoj da magnezitaj brikoj, altaldona valoro kaj alta profito tute estis akirataj de fremdlandanoj. Ili altapreze vendis al vi la produktojn, kiujn vi ne povas fabriki. Nur kiam ni mem povas fabriki, ili estas devigitaj sekvi la merkatan prezon. Tial mi sentas, ke nia entrepreno devas gajni honoron por nia lando kaj nia nacio."
Per tiu ambicio, Wang Shoubin komencis fari fajrobrikon. Li investis 80 milionojn da juanoj de renminbi por konstrui 2 produktajn liniojn kun enlande progresinta nivelo pri magnezita briko, kaj la magnezitaj brikoj rapide fariĝis la pugna produkto de la Grupo, ankaŭ kompletigis la ĉinan mankon, pro la bona kvalito, la briko alportis aĉetadon de ĉinaj internaj diversaj ŝtalejoj, kiuj antaŭe nur aĉetis magnezitan brikon kontraŭ alta prezo el fremdaj landoj.
Wang Shoubin ankaŭ senĉese reformis la teknikon, reguligis produktan strukturon kaj vastigis produktan skalon. Nun la Grupo Qinghua jam havas kelkajn fabrikojn. Bonkvalita briko Qinghua ankaŭ estas bonvenigata de fremdaj merkatoj, eksportata al pli ol 40 landoj kaj lokoj, inkluzive de Usono, Japanio kaj Rusio.
Wang Shoubin ankaŭ alportis riĉan vivon al kamparanoj de la 2-a brigado de la vilaĝo Qinghuayu. Onklino Zhang Shuyun sciigis raportiston, ke nun ĉiuj homoj estas milionuloj kaj akciuloj de la Grupo de Qinghua, ili akiras dividendon ĉiujare. Ŝi diris, ke homoj de la 2-a brigado tre dankis Wang Shoubin:
"Se ne ekzistus mastro Wang, kaj ne tia talentulo, ni ne havus hodiaŭan bonan vivon. Li donis al ni monon, poste donis akcion, ni estas tre kontentaj. Se ne ekzistus ĉi tiu talentulo, membroj de la 2-a brigado ne havus hodiaŭon. Membroj de la 1-a kaj la 3-a brigadoj envias nin."
En la lastaj jaroj, Wang Shoubin ŝanĝis la formon de la Grupo Qinghua de brigada entrepreno al holdinga entrepreno, tiam li donis almenaŭ 100 centojn da akcio al ĉiu familio, kaj la prezo valoris milionon da juanoj de renminbi.
Nun la Grupo Qinghua okupas la unuan lokon en la ĉina nefraktara materialo, kaj la Grupo rapidigas kunlaboron kun alilandaj korporacioj. Wang Shoubin diris, ke li klopodos por bone fabriki brikojn kaj per brikoj pli bonigi la vivon de la hejmoloko kaj pli altan pozicion de ĉina produkto internacie.