• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-04-28 20:11:38    
Proparolanto de ĉina Ŝtata Statistika Buroo sinjoro Yao Jingyuan

cri
Karaj aŭskultantoj, bonvole aŭskultu nian programereton "Ekonomia Homo". Hodiaŭ ni konigos amikon al vi, li estas proparolanto de ĉina Ŝtata Statistika Buroo sinjoro Yao Jingyuan. Nun bonvole aŭskultu: Yao Jingyuan kaj liaj laboro kaj vivo.
En la 80-a-jaroj de la lasta jarcento, sinjoro Yao Jingyuan diplomiĝis el ĉina nordorienta fama universitato, kaj akiris akademian rangon de ekonomika magistro. Sinjoro Yao Jingyuan laboris sinsekve en ŝtataj kaj lokaj institucioj. Li opinias, ke tiuj spertoj multe helpas al li en lia nuna laboro:
"Mi sentas, ke akumulado de multaj scioj en juneco vere multe helpas al la hodiaŭa laboro. Mi longatempe laboris en ekonomiaj fakoj, inkluzive de ŝtataj kaj lokaj institucioj, tio multe helpas min kompreni la ĉinan ŝtatan staton, tutan ekonomian funkciadon kaj iom post iom scii objektivan ekonomian leĝon. Ekzemple, en baznivela laboro mi komprenis kamparanojn kaj agrikulturon. En la laboro en la Ŝtata Ekonomia kaj Komerca Komitato mi komprenis industrion. Kaj en la laboro en komercaj fakoj mi komprenis cirkuladon. Tial, tiuj sintezaj scioj multe utilas al mia hodiaŭa laboro."
Sinjoro Yao Jingyuan diris, ke kiel novaĵ-proparolanto kaj ĝenerala ekonomikisto de ĉina Ŝtata Statistika Buroo, lia tasko estas tre peza. Li sciigis raportiston, ke por pli bone riĉigi sin kaj esti kompetenta por sia laboro, nun li uzas sian postlaboran tempon por legi librojn:
"Mi havas nur unu hobion, legi librojn, tiu hobio estas kulturita de mia infaneco. Laŭ mi, libroj dividiĝas en du specojn, por la unuaspecaj ni devas detale legi ilin, kelkfoje, eĉ kelkdek-foje. Ekzemple, en lernejo en la 80-aj jaroj en la lasta jarcento, ni legis "Ekonomikon" de Paul A Samuelson, ĝis nun mi ankoraŭ legas ĝin. Por la duaspecaj mi tralegas ilin ĉefe por kapti novajn ideojn kaj informojn."
Sinjoro Yao Jingyuan diris, ke nun li kulturas novan hobion--ekzerci sin en la tempo iri al kaj foriri de sia laboro:
"Nun mi kiel eble pliigas ekzercadon. Ekzemple mi iras al kaj foriras de mia laboro ne per aŭto, sed per piedoj. Dum 30 minutoj, mi atingas mian oficejon. Precipe en somero kaj vintro, tio estas tre peniga. En somero, ni piediras, viŝante la ŝviton de frunto; en vintro la vetero estas frosta, mi ankoraŭ persistas en piedirado. Tio estas ekzercado."
Sinjoro Yao Jingyuan opinias, ke nun la laboro en ĉinaj ŝtataj institucioj estas relative peza, tial li kiel eble plej multe ekzercas sin per fizika laboro kaj altigas sian kulturan klerecon per lernado kaj amuzo, tio estas tre grava.
Per intervjuo la raportisto trovis, ke sinjoro Yao Jingyuan estas tre okupita en laboro, sed li tre amas vivon. Li diris, ke en libera tempo, li ŝatas kuiradon:
"Se mi revenas al mia hejmo vespere aŭ en dimanĉo, mi kuiras manĝaĵojn en hejmo. Mi povas kuiri multajn manĝaĵojn, kaj ankaŭ mia edzino opinias, ke mia kuirarto estas pli bona ol la ŝia."
Sinjoro Yao Jingyuan diris, ke iutempe li akompanas sian edzinon trabutiki. Li konscie utiligas tiun ŝancon por observi ŝanĝiĝon de komrecaĵaj prezoj kaj komercaĵajn specojn kaj kvantojn. Sinjoro Yao Jingyuan opinias, ke tiu observado estas grava enhavo el la observado al ĉina tuta ekonomia funkciado.
Pro atenta observado, sinjoro Yao Jingyuan estas lerta en analizo de gravaj ekonomiaj problemoj el vivbagateloj kaj merkata ŝanĝiĝo. Lastatempe, fluktuis la grena prezo en la ĉina merkato kaj senĉese altiĝis prezoj de iuj produkt-materialoj. Tio estas vaste atentata de ordinarulaj kaj personoj el la ekonomia rondo. Iuj homoj estas maltrankvilaj pro tio, ke se tiu stato daŭros, ĉu ĝi kaŭzos inflacion? Sinjoro Yao Jingyuan opinias:
"Ankaŭ mi observas tion. La grava kialo estas la redukto de la grena produkt-kvanto en Ĉinio en la lasta jaro, tio kaŭzis breĉon en grena provizado kaj postulado. Sed en la lasta decembro, ekmalstreĉiĝis la fluktuo. Mi opinias, ke en 2004 ne aperos inflacio en Ĉinio."    Sinjoro Yao Jingyuan ankaŭ analizis, ke en 2003 ĉina grena produkt-kvanto malpliiĝis, tamen la ĉina grena stoko ankoraŭ estas plena, per la stoko oni povas solvi la problemon. Sinjoro Yao Jingyuan montris, ke laŭ la proporcio inter la ĉina eksport-importa komerca sumo kaj interna totala produktvaloro, nun la internacia dependa grado de la ĉinaj ekonomiaj agoj jam atingis preskaŭ 60%. Nun ĝeneraldire la internacia ekonomio ankoraŭ estas en deflacio, tiu stato certe influos la ĉinan ekonomion, samtempe ankaŭ subpremos naskiĝon de ĉina inflacio.
Sinjoro Yao Jingyuan diris, ke por ke la ĉina ekonomio daŭre disvolviĝu, oni devas pluapaŝe ordigi la rilatojn inter investo kaj konsumo, teni investon en racian proporcion, kaj samtempe fortigi la altiran rolon de konsumo al ekonomia kresko. Pri tio sinjoro Yao Jingyuan estas fidoplena.
   "Mi konvinkiĝas pri la ĉina ekonomia kresko, la ĉina ekonomio jam eniris novan kreskan tempon. Se la tempo daŭros, mi opinias, ke en la kuranta jaro la anticipo pri konsumo estos pli bona. Ĉar homoj povas senti, ke ilia enspeza kresknivelo estos konforma al la kresknivelo de la nacia ekonomio, ilia konsuma strukturo leviĝos kaj ilia konsuma ideo ŝanĝiĝos.
Karaj aŭskultantoj, ĵus ni konigis al vi sinjoron Yao Jingyuan, la proparolanton de ĉina Ŝtata Statistika Buroo, nun ni finu la programereton "Ekonomia Homo", koran dankon pro via aŭskulto kaj bonvole aŭskultu plu nian programeron.