• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-04-28 20:28:28    
Verda elektroenergio

cri
Karaj aŭskultantoj, nun estas la programereto Spaco por Aŭskultantoj. Hodiaŭ ni daŭrigos nian temon "Ekonomia kaj Ekologia Medio". Karaj aŭskultantoj, laŭ multaj homoj, elektroenergio estas pura energio, kiam ni uzis lampon, televidilon, elektran malvarmigujon, klimatizilon kaj aliajn elektromaŝinojn, eble ni ne konsciis la damaĝon el la elektroenergio al la medio, fakte produkti elektron per brulado de karbo multe damaĝas nian medion, kaj produktado de elektro per brulado de karbo, petrolo kaj natura gaso fariĝis unu el fontoj de varmaĉambra gaso, kaj brulado de karbo ankaŭ ellasas multe da malutilaj gasoj, ekzemple sulfodioksidon. Kiam ni uzas tiujn elektroenergiojn , ni malrekte formas polucion, ĉar nia postulo de elektroenergio naskas provizadon, tial malrekte malpurigas la medion, kaj samtempe ni estas viktimoj de la polucio. Kion ni faros? Karaj aŭskultantoj, ĉu vi scias verdan elektroenergion? Jen, ĝi estas solva vojo. Unue ni kune konu kio estas la verda elektroenergio.
Oni per specialaj instalaĵoj transformas ventoenergion, sunoenergion kaj aliajn regenerajn energiojn al elektroenergio, en tiu procezo, ne aŭ malmulte naskiĝas eliminaĵoj damaĝantaj la medion, ekzemple azota monoksido, azota dioksido, varmaĉambra gaso---karbona dioksido kaj sulfura dioksido, kiu kaŭzas acidan pluvon. Kaj en tiu procezo, ankaŭ ne necesas konsumado de brulaĵoj, tial tiu maniero pri produktado de elektroenergio povas ŝpari liman riĉfontan rezervon, la produktado de elektro el regeneraj energioj pli multe favoras protekadon de la medio kaj kontinuigeblan disvolvon, pro tio, la elektroenergio naskigita per tiu maniero estas nomita verda elektroenergio.
Fakte la verda elektroenergio liveras ŝancon por konsumantoj elekti konsumadon de la verda elektroenergio, la kosto estas nur iom pli alta ol tiu de normala elektroenergio, ni povas protekti la medion, samtempe ankaŭ malrekte subteni la disvolvon de regenera energio. Nun la disvolvo de verda elektroenergio jam estas alte atentata de multaj landoj en la mondo.
En Danio, venda elektroenergio okupas 13% de ĝia produktado de elektroenergio.
En Usono kaj Eŭropa Unio, vertaelektroenergia merkato tute memvole elektita de konsumantoj sen divigo de la registaro, jam fariĝis la konkurenca merkato. Popoloamasoj riĉe scias la bonaĵon alportitan de verda elektroenergio, ekzemple la aeran purecon, tio akcelis ke multe da elektroenergiaj korporacioj liveru al konsumantoj diversajn verdajn elektroenergiajn produktaĵojn, inkluzive de ventoenergio kaj sunoenergio, konsumantoj elektu libere aĉeti aŭ ne aĉeti verdan elektroenergion kaj aĉeti kian kaj kiom da verda elektroenergio. Samtempe tiaj korporacioj ankaŭ liveras al konsumantoj pli bonan servadon, ekzemple garantion de energia sekureco kaj liveron de energiaŝpara konsultiĝo, kaj la prezo de verda elektroenergio ne estas fluktu laŭ la prezo de brulaĵo, samtempe la ŝpara kosto en la energia flanko ankaŭ kompensas la pli multan elspezon por la verda elektroenergio. En Usono preskaŭ triono de konsumantoj elektas verdan elektroenergion.
En Nederlando, tutlanda verda elektroenergia merkato jam formiĝis, konsumantoj akiras informojn de ĉiuj verdaj elektroenergiaj komercistoj per reto. Ili povas libere elekti proporcion pri aĉetado de verda elektroenergio, de 1% ĝis 100%, ne troviĝas limo. Samtempe sur reto, oni regule publikigas liston de antaŭaj 26 verdaj elektroenergiaj konsumantoj. La antaŭaj 11 konsumantoj estas grandaj entreprenoj kaj komercaj kompanioj, ilia aĉeta parto okupis preskaŭ 22% de tutlanda vendokvanto de verda elektroenergio. Por garantii realecon de verda elektroenergio aĉetita de konsumantoj, la Monda Natura Fonduso nature portas superregan respondecon, pro siaj bona prestiĝo kaj negajna celo. La Monda Natura Fonduso superregas realecon kaj unikecon (nome ne revendadon) de ĉiu kilovatto-horo de verda elektroenergio aĉetita de konsumantoj. Laŭ la statistiko de la lastaj jaroj, en nederlanda teritorio la kvanto de la konsumantoj kaj postulo por verda elektroenergio senĉese multiĝas. La konkurenco inter verdaj elektroenergiaj fabrikoj kaŭzis malaltiĝon de la prezo de verda elektroenergio, tio forte subtenis la disvolvon de la nederlanda regenera energio.
Laŭ raporto de la Monda Natura Fonduso, se en la energio aĉetita de eŭropaj korporacioj, 10% fontos el verda pura elektroenergio, tial ĉiujare ellaso de karbona dioksido reduktiĝos je 38 milionoj da tunoj. Se publikaj institucioj aĉetos 30% de verda elektroenergio, ĉiujare ellaso de karbona dioksido reduktiĝos je 18 milionj da tunoj. Tiuj 56 milionoj da tunoj de karbona dioksido egalas al la nederlanda tutlanda ellaso, aŭ tutjara ellaso de 18 grandaj karbaj energiejoj.
Karaj aŭskultantoj, nun vi certe komprenis la signifon de verda elektroenergio, do tuj utiligu la verdan elektroenergion, zorgu pri nia tero kaj protektu nian medion.