• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-04-28 20:20:17    
Energio

cri
Karaj aŭskultantoj, bonvole venu al nia Spaco por Aŭskultantoj. De hodiaŭ ni babilu kun vi pri ekonomio kaj ekologia medio en la Spaco por Aŭskultantoj, bonvole aliĝu al nia diskutado, vi povas kontaktiĝi kun ni per letero al Esperanta Sekcio, Ĉina Radio Internacia, Pekino, Ĉinio; aŭ per ret-poŝto: espradio@cri.com.cn. Sciigu al ni viajn opiniojn, rakontojn, kantojn, ekologian konstruadon en viaj landoj kaj aliajn, rilatajn al la temo: ekonomio kaj ekologia medio.
Karaj aŭskultantoj, ni loĝas sur la tero, ĝuste ĉi tiu planedo liveras al ni riĉfontojn por ke ni povu vivi sane kaj ĝoje. Tiel ni juste kaj nature konsumas tiujn riĉfontojn kaj forgesas ke la tero kiel relative bloka sistemo, la produkta kapablo de ĝiaj riĉfontoj estas limigita.
Pri la konsumado de naturaj riĉfontoj, usona pokapa konsumo estas la plej multa en la mondo, estas 5-obla de la monda pokapa konsumo, 10-obla de ĉina pokapa konsumo, kaj 20-obla de hinda pokapa konsumo. Aŭta kvanto en Usono estas pli multa ol la kvanto de konduklicenco, tiel ĉiujare kvanto de varmĉambra gaso ellasita de Usono okupas 25% de la tuta monda kvanto.
Nun pli kaj pli multaj landoj imitas Usonon kaj aliĝas al vico de konsumado. Laŭ "La Monda Stato en 2004" publikigita de la Monda Observejo, usona konsuma modelo disvastiĝas ne nur en aliaj evoluintaj landoj, sed ankaŭ en multaj evoluantaj landoj. Laŭ la raporto, homoj, kies po jara enspezo superas 7 000 usonajn dolarojn, apartenas al konsuma rango. Laŭ statistiko de la Monda Observejo en 2002, en Hindio troviĝis preskaŭ 122 milionoj da tiaj konsumantoj, en Usono 242,5 milionoj, en Japanio 121 milionoj, en Germanio 76,3 milionoj, en Brazilo 5,78 milionoj, en Francio 5,31 milionoj, en Italio 5,28 milionoj kaj en Britio 5,04 milionoj. Tiuj konsumantoj ĉasas usonan manieron pri manĝo, trafiko kaj vivo. Tamen iliaj korpoj ne estas pli sana pro tio, kaj ilia vivo ne estas pli plezura. Alie malbona konsuma ideo alportas multajn negativajn influojn. Pli kaj pli multa grasa loĝantaro, iom post iom kreska individua ŝuldo, pli kaj pli malmulta ripoza tempo kaj iom post iom malboniĝanta naturo, ĉio ĉi tio tute estas alportita de troa konsumado. Nun la medio de kiu ni dependas jam estas minacata. Se ni ignoras tion, finfine ni estos punataj.
Karaj aŭskultantoj, ĉu vi scias, ke uzi milionon da energi-ŝpara lampoj egalas al anstataŭigo de 100 aŭtoj, kies postgaso ne atingas normon. Karaj geamikoj, ni eklaboru, amu nian planedon.
Karaj aŭskultantoj, ni kune bone traktu la teron, kune protektu nian komunan hejmon. Savu la teron, savu la estontecon kaj alte taksu la vivon!