• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-04-28 20:21:20    
Akvo

cri
Karaj aŭskultantoj, nun estas la programereto Spaco por Aŭskultantoj. Hodiaŭ ni kune kun vi babilos plu pri la temo: ekonomio kaj ekologia medio. Karaj aŭskultantoj, ni scias, ke la 15-a de marto estas la monda tago de rajtoj de konsumantoj, do kio estas la temo de la tago en la kuranta jaro? Estas "akvo"!, jen hodiaŭ ni konigos al vi faktojn pri akvo.
Kiel konate, akvo estas tre tre grava por la vivo. Ĉiuj homoj postulas puran akvon. Sed nun estas nur 200 milionoj da kubmetroj de trinkebla akvo en la tero por la homaro kaj la ekologia medio. Specialistoj antaŭvidas, ke efektive la homaro jam utiligis 30% ĝis 40% de trinkebla akvo. Laŭ statistiko, 5-ono de la monda loĝantaro, nome 1,1 miliardoj da homoj nun ne ricevas sekuran trinkeblan akvon, al aliaj 2,4 miliardoj da homoj mankas bonaj higienaj instalaĵoj. Ĉiujare preskaŭ 5 milionoj da homoj mortis pro tio, interalie unuinfano mortis en ĉiu 15-a sekundo.
80% da malsanoj en la mondo rilatas al malbona trinkebla akvo.
3-ono de la familioj en la mondo devas akiri akvon ekster domo. Nun knabinoj kaj virinoj de Orienta Afriko iras je 21 minutoj por akiri akvon.
En la 20-a jarcento, la konsuma rapideco de trinkebla akvo duobliĝis ol la kreska rapideco de la monda loĝantaro, kaj akvouzita de industrio pliiĝis je 30 obloj. La monda trinkeblakva ekspluata kvanto pliiĝis je 7 obloj. Pro troa trinkeblakva ekspluatado, multaj naturaj trinkeblakvaj fontoj estas sekaj. Rigore dirite pro uzado de multaj scienc-teknikaj akveskpluataj teknikoj, la "natura akvo" jam perdis originan signifon.
Akvoriĉfonta krizo minacas ĉiujn landojn kaj regionojn en la mondo. Ekzemple Britio jam fariĝis la lando, kies akvoriĉfonta krizo estas la plej serioza en Eŭropo.
Malŝparado de akvoriĉfonto, precipe tiu de agrikulturaj sintezaj entreprenoj, jam evidente elkonsumas la mondan akvoriĉfonton. Karaj aŭskultantoj, ĉu vi atentas, ke la akvo por unufoje lavi noktovazon estas la totala kvanto de tut-taga akvo por trinkado, kuirado, lavado kaj purado de homo en evoluantaj landoj.
Alie pro la monda varmiĝo, altiĝas la mara surfaco kaj ŝanĝiĝas la sezona modelo, tio intensigas la krizon de trinkebla akvo.
Karaj aŭskultantoj, ĉu vi pensas ke en iu tago, ni ne plu trovos trinkeblan akvon, kion ni faru? Vivu aŭ mortu? Se ni ne tuj alprenu rimedojn, oni eble faros militon pro akvo.
Krom diversalandaj registaroj alprenos rimedojn por ŝpari kaj administri la akvoriĉfonton, kiel individuo, ni alprenu vojon. Nun ni kune kun vi rigardu kiajn rimedojn pri ŝparado de akvoriĉfonto.
Ni scias, ke per lavmaŝino, lavado estas ne nur facila sed ankaŭ oportuna, sed ĉu vi scias ke ankoraŭ troviĝas manko en tio? Akvkonsumo en lavmaŝina lavado pliiĝas je tri kvinonoj de tiu en manlavado. Kiel vi povas ŝpari akvon? Se 3 aŭ pli multaj vestoj devas esti lavataj, ni uzu lavmaŝinon, kaj nur 1 aŭ 2 vestoj, ni persistu en manlavado. Speciale ni unue forskuu ŝaŭmon poste purigu vestojn, tial nur per 2 purigoj, vestoj estas puraj. Tio povas ŝpari akvon je pli ol triono.
El esplorado pri familia akvuzado en iuj landoj, akvuzado de kuirado, lavado, purigado de necesejo, banado kaj aliaj akvuzadoj okupas preskaŭ 80% de familia akvuzado. Tial plibonigo de necesejaj purigaj instalaĵoj kaj alpreno de akvoŝparaj familiaj instalaĵoj estas ĉefaj punktoj de urba akvoŝparo. En Usono normale necesas 19 litroj da akvoj en unufoja purigo de necesejo, sed per akvoŝpara instalaĵo agale nur necesas 13 litroj.
Oni ŝanĝu sin banan manieron, forlasu vazbanon kaj alprenu duŝon, kaj uzu lotus-torusan duŝilon kun malgranda akvofluo.
Ne rekte fronte al krano purigu bovlon, legomon kaj veston, metu certakvanton da akvo en vazon por redukti perdon.
Akvumu plantojn en mateno kaj vespero, ĉar tiam malforta suno kaŭzas malgrandan vaporiĝon.
Karaj aŭskultantoj, ĉu vi scias kiel lavi la manojn? Nun ni rigardu pravajn paŝojn: unue malsekigu la manojn per iometa akvo, due fermu kranon, trie ŝmiru ilin per sapo, kvare malfermu kranon por lavi la manojn, fine firme fermu la kranon.
Karaj aŭskultantoj, ĉu vi memoras tiujn akvŝparajn lertecojn? Se vi havas aliajn lertecojn pri tio, sciigu nin per letero: Esperanta Sekcio, Ĉina Radio Internacia, Pekino, Ĉinio; aŭ per ret-poŝto: espradio@cri.com.cn.