• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-04-28 20:34:22    
En 2003 tutmonda poŝtelefona sendkvanto estis pli multa je 20% ol tiu en 2002

cri
Laŭ analiza raporto de brita strategia analiza korporacio, pro poŝtelefona rabato kaj influo de bonigo de la monda pliboniĝanta ekonomio, en 2003 tutmonda poŝtelefona sendkvanto estis pli multa je 20% ol tiu en 2002, atingis 516 milionojn superante la historian rekordon.
Laŭ la strategia analizia korporacio, finnlanda Korporacio Nokia daŭre okupis la 1-an lokon en tutmonda poŝtelefona vendo en 2003, ĝia sendkvanto estis 180 milionoj, 2,4-obla ol tiu de Motorola, okupante 34,8% en la monda merkato; la dua estas usona korparocio Motorola, ĝia sendkvanto estis 75,1 milionoj, okupante 14,5% de la merkato; la tria estas korporacio Sumsung de Korea Respubliko, en 2003 ĝi sendis 55,7 milionojn da poŝtelefonoj, okupante 10,8%; la kvara estas Siemens Korporacio, ĝia sendkvanto estis 43,3 milionoj, okupante 8,4%; kaj la kvina estas korporacioj Sony kaj Ericsson, sendkvantoj respektive estis 27,5 milionoj kaj 27,2 milionoj, okupante 5,3% en la merkato. En 2003, ĉi tiuj 6 grandaj poŝtelefonaj produktaj korporacioj sume okupis 80% en la merkato.Analizistoj opinias, ke kelkaj regionaj konsumaj karakterizoj puŝos altiĝon de poŝtelefona vendo en 2004. En Usono kaj Okcidenta Eŭropo, konsumantoj ŝatas poŝtelefonojn kun koloraj ekranoj kaj kamerao. En Japanio, oni ĉasas modon, tial poŝtelefonoj kun televizia konferenco, fotilo kaj granda kolora ekrano estas tre grandnombre disvendataj. En Azio, Latin-Ameriko kaj Orienta Eŭropo, senĉesa malaltiĝo de la poŝtelefona prezo multe stimulas aĉetavolon de konsumantoj, kiuj ankoraŭ ne aĉetas poŝtelefonon.