• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-04-29 15:20:17    
Moderna sporta spirito: amikeco, sano, aliĝo kaj amuzo

cri

"En la jaro 1990, Pekina Vespera Ĵurnalo publikigis afiŝon por dungi instruistojn. Tiam sporta instruisto Zhang Bei ĵus forlasis specialan sportan trupon kaj faris nenion. Vidante la afiŝon, pro scivolemo mi iris al la sporthalo menciita en la afiŝo. Estas mirinde, ke vigla kaj varma fenomeno tuj absorbis min. Mi pensis, ke ankaŭ mi devas aperi sur la scenejo. Ĝuste pro tia dezirego kaj sento, mi partoprenis en ekzameno "

Tra serio da striktaj ekzamenoj teoria kaj teknika, Zhang Bei iom post iom elstariĝis pro sia supereco en pli ol 200 dungatoj. Tiam ŝi komencis sian viv-procezon en alia profesio. Kvankam ŝi akiris fakan trejnadon, tamen natura diferenco ekzistas en diversaj sportaj programoj. Zhang Bei refoje eklernis. Ŝi unuflanke tiris sportan teorion kaj rimedon el iniciatinto de tia gimnastiko Fonda Jane, aliflanke enigis sian resumitan sperton kaj travivaĵon en la laboron. Tamen mankis kreo al la gimnastiko, ĉefe estis imito. Post 4 jaroj, surbaze de relative multaj spertaĵoj, Zhang Bei unue gvidis homojn fari luktan gimnastikon. La gimnastiko plenas de vigleco, lukta movo povas ne nur plibonigi virinan staturon dum mallonga periodo sed ankaŭ donas al ili ŝancon sin liberigi de premforto kaj malstreĉi spiriton, ili tiel pli memfidas. Por kelkaj virinoj, memfido estas relative nebula koncepto, se ekzistas membraj movoj, tio tuj konkretiĝas. Zhang Bei diris, ke en ŝian lecionon penetras tia sana sporta koncepto, tio estas, ke memfido estas bela.

Sekve de akumulo de sperto, Zhang Bei iom post iom trovas malpravan konon pri korpa trejnado. Ŝi diris:

"Tiama gimnastiko tro emfazis sportan kvanton kaj strebis al malgrasiga efiko, tamen oni ne pensis, ĉu rapida malgrasigo malutilas al sano."

De tiam, Zhang Bei zorgas pri tio en sia leciono. Ŝi atenteme faras ĝustan gvidon kaj ĉiam atentas senton de lernantoj, ĝuste pro tio, multaj lernantoj ŝatas Zhang Bei.

Fraŭlino Li Ying kelkjare partoprenas en sporta leciono de Zhang Bei. Ŝi diris:

"Kune kun instruisto Zhang Bei, mi travivas feliĉon, ĝuste pro ŝi, mi sentas, ke mi sportas, mia vivo estas sana, mia stato kontentiga. Precipe en sporthalo, vidante varman sportan fenomenon mi nature havas impulson tuj ŝviti. Ankaŭ malfeliĉaj aferoj povas foriri kun ŝvito."

Zhang Bei pensis, ke instruisto devas enmanigi vastajn kaj ampleksajn sciojn. Tial ŝi senĉese faras kompletigan lernadon. En librejo, bibliteko, oratorejo en universitato, ĉie troviĝas ŝi. Sincera klopodado finfine alportis bonan rezulton. Post kelkjara akumulo, en la jaro 2001 Zhang Bei havis sian propran sporthalon. Tiam Zhang Bei refoje eklernis scion pri administrado. De teorio kaj rimedo ĝis sukcesaj komercaj ekzemploj, Zhang Bei same kiel polpo kaptas sciojn en diversaj kampoj.

Raportisto trovis en la sporthalo, ke diversaj sportmaŝinoj estas okupataj. En halo, multaj virinoj sub gvido de instruisto serioze faris gimnastikon. Per avangarda rigardo kaj persistema spirito, Zhang Bei disvolvas la sporthalon. Nun la sporthalo jam fariĝas granda trejna placo kun programoj korpa trejnado, gimnastiko, danco, haŭta plibonigo kaj amuzo.

1  2