• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-04-29 16:56:20    
Monda ĉampionino de ventsurfado ---Zhang Xiaodong

cri

Qingdao estas partnera urbo de Pekinaj Olimpikoj de 2008. Qingdao-a Navig-Sporta Lernejo estas la ununura ŝtatanivela bazo por la naviga sporto. Nun ni konigos mondan ĉampioninon de vento-surfado Zhang Xiaodong, vicdirektoro de Qingdao-a Navig-Sporta Lernejo.

En la pasinta somero, mi renkontiĝis kun tiu eksa monda ĉampionino de vento-surfado sinjorino Zhang Xiaodong. Ŝi, 36-jara, aspektas sana kaj energia, iom pli juna ol sia vera aĝo. Nia parolo komenciĝis de la preparado de Qingdao por la velŝipa konkursejo de Olimpikoj en 2008.

Kial oni elektis Qingdao kiel la konkuran kampon de velŝipa sporto? Zhang Xiaodong konigis, ke la mara teritorio de Qingdao estas larĝa kaj bela, kaj tre taŭga por velŝipaj sportado kaj konkursado. Dum la peticiado, Qingdao per sia evoluinta trafiko kaj progresinta urba projektado venkis aliajn peticiajn urbojn kaj gajnis la gastigantecon de velŝipa matĉo de la Olimpikoj 2008. Zhang Xiaodong rememoris:

"Estis somertago en 2000, belas la vetero kaj mildas la somera marvento. La prezidanto de la Internacia Velŝipa Federacio venis al Qingdao por fari inspekton. Tre plaĉas al li la favora kondiĉo de Qingdao, kaj li preskaŭ tuj decidis, ke Qingdao estu la konkursejo de olimpika velŝipa matĉo. Post nelonge Qingdao laŭdezire fariĝis la partnera urbo de Pekino "

Velŝipa sporto estas tradicia programero de Olimpikoj, tamen kadre de ĝi la ventsurfado furoris en Usono nur en la 60-aj jaroj pasintjarcente, kaj en Ĉinio ekleviĝis je komenco de la 80-aj jaroj. En 1992, virina ventsurfado estis enmetita en olimpikajn matĉajn programojn. Ĝuste en la 1992-ajaraj Olimpikoj Zhang Xiaodong gajnis olimpikan arĝentan medalon de ventsurfado. Tamen, ŝi konigis, ke antaŭ tio, ŝi jam kelkfoje gajnis orajn kaj arĝentajn medalojn en diversnivelaj ventsurfadaj konkursoj kiaj tutlandaj, aziaj, mondĉampionaj.

Ŝi klare memoris sian unuafojan partoprenon en la internacia ventsurfada konkurso en Aŭstralio, la monda ĉampiona matĉo en 1984. Tio ankaŭ estas la unua fojo de Ĉinio partoprenanta en internacia velŝipa konkurso. Profunde impresas ŝin la travivaĵo:

"Tio estas la transjara maratona konkurso. Kvarfoje eknaviginte, mi sukcesis ventsurfadi. Inter pli ol 200 viraj kaj virinaj surfotabuloj, mi viciĝis ĉirkaŭ en la 60-a loko. Tamen aŭdinte la sonon de signala pafilo, mi konstatis, ke mi estas la unua inter la virinaj."

Tiujare, Zhang Xiaodong estis 21 jara. Zhang Xiaodong fiere rakontis, ke tiam la mond-rekorda tenanto, kanada sportistino Caroline preskaŭ ne kredis tion, sed post la 7-raŭndaj konkursoj, Zhang Xiaodong ĉiam tenis la unuan lokon. Caroline estis konvinkita, kaj ambaŭ ekamikiĝis. Zhang Xiaodong diris, ke kvankam la ĉina velŝipa sporto malfrue leviĝis, tamen dekomence jam akiris rimarkindajn atingojn.

Zhang Xiaodong naskiĝis en Zhanjiang de la provinco Guangdong. En 1981, diplomiĝinte el gimnazio, ŝi estis elektita de la provinca teamo por la ekzercado pri ventsurfada sporto. Ŝia talento en la surfado tuj manifestiĝis, kiam ŝi unuafoje ekflugis starante sur surfotabulo. Tio donis al ŝi grandan kuraĝigon kaj interesiĝon. Dum la pli ol 20-jara sportista vivo, ŝi ŝvite laboris kaj akumulis spertojn. Gajninte la arĝentan medalon de olimpika ventsurfada matĉo en 1992, ŝi finis sian sportistan vivon kaj kun ŝia edzo venis al Qingdao. Ŝi fariĝis trejnisto de la Qingdao-a Navig-Sporta Lernejo.

Zhang Xiaodong konigis, ke fakte jam frue en la 80-aj jaroj, kiam ŝi ekzercadis sin kiel sportistino de la ŝtata teamo en Qingdao, ŝi jam ekamis la belan urbon:

"La klimato de Qingdao estas favova, la urba medio estas bela. Precipe en somero, ne estas varmego. Tio tre taŭgas por la vivado."

Rilate al preparado por la 2008-ajaraj olimpikoj, Zhang Xiaodong diris, ke Qingdao, kiel bazo de ĉina velŝipa sporto, nun streĉe preparas por gastigi la Olimpikojn de 2008, la Qingdao-a Navig-Sporta Lernejo liveros loĝistikan garantion por la Olimpikoj:

"Ni deziras liveri la historie unuaklasan servojn, plej bonan juĝistaron, plej ordan administradon kaj la plej elstaran organizadon de la konkurso por la Olimpiloj de 2008."