• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-04-29 17:43:13    
La 12-an de marto estas Tago por plantado en Ĉinio

cri

Tago por plantado estas festo laŭleĝe difinita por estigi la homan amon al forstumado por akceli la verdigon de la ŝtata tero kaj protekti la ekologian medion vivigan al la homaro. Preskaŭ en ĉiu lando estas difinita tago aŭ semajno aŭ sezono por plantado.

En la moderna epoko, usona ŝtato Nebraska eble plej frue difinis la tagon por plantado. La 10-an de aprilo en 1872, en iu kunveno okazigita de la Ĝardena Asocio de la ŝtato Nebrasko, oni elmetis proponon difini Tagon por plantado. La ŝtato prenis la proponon kaj difinis la 10-an de aprilo kiel Tagon por plantado de la ŝtato. En 1932, la ŝtato Nebrasko emisiis poŝtmarkon pri la Tago de Plantado, la unuan en la mondo. La bildo montras, ke du infanoj faras plantadon.

Februare de 1979, la sesa sesio de la Konstanta Komitato de la 5-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio decidis difini la 12-an de marto kiel la ĉinan tagon por plantado. En la sekvinta jaro ĉe la tago Ĉinio emisiis kompleton da kvar poŝtmarkoj sub la titolo "Forstumado por verdigi la patrolandon". En 1981, iniciatite de Deng Xiaoping, ĝenerala projektisto de la ĉina reformado, la 4-a sesio de la Konstanta Komitato de la 5-a Tutlanda Popola Kongreso aprobis la Rezolucion pri elvolvo de tutlanda movado de deviga plantado. En la 12-a de marto de 1990, Ĉinio refoje emisiis kompleton da kvar poŝtmarkoj kun la titolo "Verdigo de la Patrolando", la unua estas "Tutlandaj popolanoj senpage plantas"

Laŭ statistiko de UN, nun en la mondo jam pli ol 50 landoj havas Tagon por plantado. Pri tio, ke malsamas la stato kaj geografia situacio, la festo pri plantado en diversaj landoj estas en malsamaj datoj kun diversaj titoloj. Estas 12 monatoj unu jaron, kaj en ĉiu monato estas festo por plantado tra la mondo. N