• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-04-29 17:47:29    
Per ciferoj pri arbo---valoro de arbo

cri

Iam fakuloj faris kalkuladon pri la ekologia valoro de arbo: iu 50-jara arbo sume kreas valoron de 196 mil usonaj dolaroj. Ni tamen ne juĝas, ĉu la kalkulado estas preciza, se temas pri la reala valoro de arbaro, tio estas evidenta. Ni vidu:

El unu arbo oni povas produkti 200-kilogroman paperpaston, el kiu oni produktas maksimume 750 rulojn da higienaj paperoj; ĉiu rulo pezas je 100 gramoj.

En urbo, unu arbo povas sorbi poluciaĵon forlasitan de aŭto veturinta 16 kilometrojn. Multaj arboj ensorbas malutilan gason. Ekzemple, unu hektaro da abioj ĉiutage povas ensorbi 60 kilogramojn da sulfura dioksido sulfo. Alispecaj arboi kiaj ailanto, oleandro, ginko kaj sterkulio senescepte havas la funkcion sorbi sulfuran diokcidon. Kiam la areo de urba verdigo superis 50%, la poluciado estas efike regata.

Urba arbaro povas pliigi humidecon en la aero, el elkreskinta arbo vaporiĝas 400 kilogramoj da akvo, tial en arbaro evidente leviĝas la aera humideco. Laŭ kalkulado, ĉiu 1% pliiĝa verda areo je 0,1 celsiusa grado malpliigas la someran temperaturon.

Arbara zono kaj verdaĵa heĝo en urbo havas funkcion mallevi bruon. 30-metre larĝa arbarzono povas mallevi bruon de 6-8 decibeloj.

En ĉiukubmetra atmosfero de arbara regiono estas nur 3,5 bakterioj, dum en urbo dense loĝata kaj manko de verda tero estas 34 mil bakterioj pokubmetre.

Ŝirma arbaro de urbo havas funkcion mildigi la rapidecon de vento, ĝia efika tereno atingas 40-oblon de la arba alteco, kadre de la tereno plej efikas ene de la 10- ĝis 20-obla alteco por redukti la ventan rapidecon je 50% .

Kompare kun nuda tero, unu hektaro da arbara tero povas plie konservi akvon je 3 000 kubaj metroj, la akvorezerva kapablo de 100-mil-mua arbaro egalas al milion-kub-metra akvotenejo, kies konstrua investo superas 10 milionojn da juanoj.

Fakuloj prognozas, ke se arbaro perdiĝus sur la terglobo, do ne plu vivus 4, 5 milionoj da specoj de kreskaĵoj, 90% de dolĉa akvo sur la tero fluus en la maron, la homaro vizaĝus al serioza akvomanko. La perdo de arbaro je 60%--80% plirapidigus la ventorapidecon, tial homoj, kiuj mortus pro venta katastrofo, estus astronomie kalkulataj.