• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-04-29 18:01:05    
Ĉinoj pozitive respondas la subsanan staton

cri
Laŭ enketado, nun en Ĉinio pli ol duono da loĝantoj sin torvas en la stato subsana: maltrankvila, melankolia, sendormeca kaj deprimita, ĉiuj simptomoj minacas la sanon de ĉinoj.

Sinjoro Cheng Ping estas 40-aĝa sukcesinto. Li estas ĉefadministranto de departemento sub iu kompanio. Tamen, li renkontas grandan premon kaj akran konkuron de la laboro, ĉiam en danĝero esti elkribrita. Li devas porti la rapidan ritmon de la laboro kaj la vivo. Lastajn jarojn li ofte faras inkubsonĝon kaj malfortiĝas lia memorkapablo. Tiu fizika simptono ja estas menciita subsana stato.

Frue en la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, instruitulo de eksa Sovetunio jam elmetis la koncepton pri subsana stato, kaj ŝuldis la subsanan staton al la stato inter sana kaj malsana. Iuj nomas ĝin la trian staton aŭ grizan zonon de la korpo. Homo en subsana stato ofte montras deprimon, maltrankvilon, ĉagreniĝon, sendormecon, estas facile trafita de gripo. Tio estas latenta periodo de kronika malsano.

Medicinaj specialistoj opoinias, ke nuntempe la socio fluge progresas, la konkuro inter talentuloj akriĝas, la malfacileco de enlaborigo pliiĝas. Por sekvi la disvolviĝon de la epoko, multaj homoj streĉite pliriĉigas sciojn por altigi la kvalifikon. Tial oni havas malpli da libera tempo, la ritmo de ĉiutaga vivo pli kaj pli rapidas. Krome oni havas pli kaj pli altan aspiron al la vivo. Iuj ellaboris relative altan homvivan celon. Tamen se la celo ne realiĝas, la vivo estas en granda premo.

En Ĉinio popolanoj kun subsana stato multe troviĝas en urboj ol en la kamparo; inter la urboj tiaj popolanoj multe aperas en la ĉemaraj ol en la landinternaj; inter subsanaj popolanoj, troviĝas pli multaj intelektuloj kaj administrantoj ol ordinaraj. Ne malmultaj junuloj pro granda premo de studado montras malfortan kapablon por adaptiĝi al la socio. Tio ja estas subsana stato.

La apero de subsana stato ankaŭ rilatas al altigo de la vivnivelo de ĉinoj. Pasintece, ĉinoj ĝenerale opiniis, ke nur se oni ne malsaniĝas, oni estas sana. Nun kun la altigo de la postuloj de la vivkvalito, la homa koncepto pri sano plifortiĝas. Oni ankoraŭ pli multe atentas pri la ideologia sano krom la fizika. Senmalsano jam ne estas nura normo por juĝi la sanan staton.

Cetere, la disvolviĝo de scienctekniko kaj trafiko plibonigas la vivnivelon de ĉinoj, kio faras multajn homojn esti en manko de sportoj. Ili multe veturas kaj liftas. La energia konsumado koncentriĝas nur super laboroj. Tamen, nun pli kaj pli multaj homoj jam konstatis la damaĝon sensportan. Post laboroj kaj studoj oni komencis fari sinekzercado kiaj grimpado kaj fizika trejnado. Sanigado estas modo en la vivo de urbanoj.

Ĉinoj iom post iom plifortigas atenton pri subsana stato, kaj memkonscie akordigi la viv- kaj labormanierojn, tenante sanan kaj optimisman sintenon kaj elvolvante konvenajn sportajn ekzercadojn. Iuj homoj ellernis sinflegadon per necesaj rimedoj; oni tenas raciajn nutraĵojn kaj sufiĉa dormo; portempe ĉesigas la laboron por ĝui plezurigan ferion. En la ĉiutaga vivo, oni komunikas kun amikoj kaj familianoj per iuj interesigaj temoj kaj konvene mallevas la normon de la viv- kaj la laborcelo por sin elliberigi el la premon.

Sinjorino Zhang Jing estas laboristino de ŝtata unuo en Pekino. Iam ŝi sentis sin esti en malsana stato pro granda premo de la laboro. Tamen ŝi havas kompleton da metodoj por malstreĉi sin: starante por fari profundan spiron, premenante ĉirkaŭe aŭ trabutikumante por aĉeti donacon por ŝi mem, iam ŝi vizitas kinejon kun amikoj.

Sinjoro Shangguan Nanlin estas administranto de entrepreno. Li diris, ke kiam li sentas malĝoja aŭ laca, li povas iri al videa butiko kaj elekti DVD aŭ CD pri filmoj aŭ kantoj por apreci ilin hejmen. Iam li faras kuradon, ludadon de pilkoj kaj aliaj ekzercadoj.

Krome, pli kaj pli multaj ĉinoj, renkonte al subsana stato, komencis serĉi helpon de kuracistoj en hospitaloj. Lastajn jarojn, en multaj grandaj urboj de Ĉinio establiĝis klinikoj pri subsana stato. En Tianjin, la norda havena urbo de Ĉinio fondiĝis konvaleska centro por subsano. La konvaleska centro havas serion da rimedoj por preventi kaj kuraci subsanon, kiaj kuracado per statika elektro sub alta premo, muzika kuracado, akva kuracado kaj aliaj. Tiuj rimedoj efikas bone por mildigi la streĉitan animon kaj plibonigi la dorman staton.