Louis Schweitzer apelaciis, ke Eŭropa Centra Banko donu pli multan flekseblecon en ellaboro de mona politiko
cri
Ĝenerala direktoro kaj la 1-a plenuma oficisto de la korporacio Renault Louis Schweitzer apelaciis, ke la Eŭropa Centra Banko donu pli multan flekseblecon en ellaboro de la mona politiko. Samtempe li diris, ke por Eŭropo la plej granda problemo ne estas inflacio, sed estas tro malrapida ekonomia kreskado. Louis Schweitzer esprimis, ke en la lastaj 10 jaroj, la eŭropa ekonomio ne montris la viglan kreskan tendencon, tial li opiniis, ke nun la Eŭropa Centra Banko devas pluapaŝe emfazi la ekonomian kreskan rapidecon en la ellaboro de la mona politiko.
|
|