Deutsche Bank publikigis raporton dirante, ke influate de ĉina faktoro, en kuranta jaro Azio ankoraŭ estos varma regiono
cri
La 3-an de marto, la plej granda germana komerca Banko Deutsche Bank publikigis raporton dirante, ke influate de la ĉina faktoro, en la kuranta jaro Azio ankoraŭ estos la varma regiono de la monda ekonomia kreskado. La raporto montras, ke pro la kreskado de konsuma kredito kaj la tre optimisma animstato de konsumantoj, la ĉina ekonomio ankoraŭ montros fortan kreskadon, kaj influate de la senĉesa pliiĝo de turistoj de la ĉina ĉeftero, ankaŭ la konsuma elspezo de Hongkong pluapaŝe repliiĝos. Ĝenerale la japana ekonomia situacio estos pli bona ol iu ajn tempo de la lastaj 10 jaroj, Japanio frontiĝas al la ĉefa krizo de la troa dependo al la ekstera komerco, se la komerco inter Ĉinio kaj Usono malleviĝos, la japana ekonomia revigliĝo certe estos grave bremsata. Pri la banka politiko de la aziaj centraj bankoj, la raporto diras, ke ĉiuj aziaj centraj bankoj amasigis multe da rezervo de fremda valuto, oni antaŭvidas, ke en la kuranta jaro la kurza politiko de aziaj centraj bankoj estos pli fleksa ol tiu en la lastaj jaroj
|
|