Eŭropalandaj centraj bankoj subskribis oran vendan interkonsenton de estontaj 5 jaroj
cri
La 8-an de marto, eŭropalandaj centraj bankoj publikigis komunan anoncon dirante, ke ili jam subskribis oran vendan interkonsenton de la estontaj 5 jaroj. En la komuna anonco, tiuj centraj bankoj diras ke oro ankoraŭ estas faktoro de la monda mona rezervo. La komuna anonco diras, ke la ora jarvenda kvanto ne superos 500 tunojn, kaj la totala venda kvanto dum la tempodaŭro de la interkonsento ne superos 2,500 tunojn. Tiu venda plano komenciĝos en 27-a de septembro de la kuranta jaro. La brita registaro diris, ke ĝi ne subskribis la interkonsenton, kaj Britio ne tuj vendos rezervon.
|
|