• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-04-30 10:03:42    
Kalidro kaj Molusko Militas, Fiŝisto Profitas

cri
La Regno Zhao intencis invadi la regnon Yan. Sudai, ministro de la regno Zhao vizitis sian reĝon. Li diris: " Matene mi survoje trapasis la riveron Yishui. Mi trafis scenon interesan. Molusko rampis sur plaĝon por sunumado. Apenaŭ la molusko malfermis siajn konkojn, kalidro alflugis kaj bekis la karnon inter la konkoj de la molusko. La bekita molusko tuj fermis siajn konkojn kaj pinĉis la bekon de la kalidro. Suferante de la pinĉo, la kalidro diris, Se hodiaŭ ne pluvas, se ankaŭ morgaŭ ne pluvos, vi certe mortaĉos pro manko de akvo. Tamen la molusko pinto-kontraŭ-pinte diris: " Se hodiaŭ vi ne povas liberiĝi el miaj konkoj, nek morgaŭ, do vi certe mortaĉos pro la manko de manĝado."
"Tial neniu el ambaŭ koncedis. Tiam alvenis fiŝkaptisto. Vidinte
la opoziciadon inter la kalidro kaj molusko, la fiŝkaptisto kaptis ilin."
Finrakontinte, ministro Sudai komentis: "Nun la regno Zhao pretas ataki la regnon Yan. Tamen se ambaŭ regnoj Zhao kaj Yan sintrovus en kontraŭstarado, tiam la du popoloj suferus de militado. Mi timas, ke la regno Qin, pli forta ol ni ambaŭ, kiel la fiŝkaptisto, profitos el niaj bataloj. Tial mi esperas, ke via Moŝto bone konsideros la aferon. "
" Bone dirite!" kapjesis la reĝo . Kaj li forlasis la militan planon.
La rakonto trafas la Zamenhofan proverbon: Du militas, Tria profitas.
---- Notoj de Militantaj Regnoj