• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-04-30 10:16:19    
Instruisto de Unu Vorto

cri
En la Dinastio Tang (de la jaro 618 ĝis 907 de nia erao) estis bonzo Qi Ji, kiu amis komponadon de poemoj. Matene en vintro, Qi Ji trovis en sia ĝardeno umeflorojn ekflorantajn. Kiam li spektis florantajn umeflorojn, en lia cerbo spontaneis peomo kun la lastaj du versoj: " En la profunda neĝo de antaŭa vilaĝo, branĉoj da umeo ekfloris nokte." Li donis la titolon al la poemo Floras la Fruaj Umeoj.
Laŭ kutime, Qi Ji prezentis sian poemon al siaj amikoj, por ke ili faru komentojn. Kiam sinjoro nomiĝanta Zheng Gu legis la poemon, li zorgeme montris, se estis kelkaj branĉoj da umefloroj, do ili nepre estis umeoj florantaj ne frutempe. Post iometa pensado, li proponis , ke Qi Ji sanĝu unu vorton. Do la du frazoj legiĝis jene: "En la profunda neĝo de antaŭa vilaĝo, branĉo da umeo ekfloris nokte." Qi Ji tre admiris la revizion de Zheng Gu. Li nomis lin kiel lian instruisto de unu vorto.
Tiu rakonto priskribas zorgeman verkadon, kiu povas esti perfekta per nur iometa poluro.
--Notoj pri Poemoj de la Dinastio Tang