• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-04-30 10:24:48    
Lampira Lampo kaj Neĝa Reflekto

cri
En la dinastio Jin antaŭ 1700 jaroj, estis viro Che Yin, kiu vivis en malriĉa familio. Lia patro ne povis liveri al li plibonan medion por lerni kaj ne havis sufiĉan monon por aĉeti lumiga oleon. Ĉiuvespere, li nur parkerigis al si tion, kion li legis tage.
En iu somere nokto, korlegante artikolon, Che Yin vidis , ke lampiroj dance flugas kun flagretoj. Ideo venis al Che Yin: Mi kolektu lampirojn por ke ili kune brulu, do mi havu lampon. Li do kaptis dekkelkajn lampirojn, metis ilin en saketon kaj ligis ĝin per ŝnureto. Li ja havis lampon. Kvankam la lampira lampo estis ne tiom brila, tamen per la lumo li povis legi. Tio jam sufiĉis. Tiamaniere Che Yin ofte legis vespere. Pro sia diligenteco, Che Yin enoficiĝis tre alta en kortego.
Jen alia viro nomata Sun Kang, en la sama dinastio Jin, ĉagreniĝis pri tio, ke nokte li ne povis legi pro manko de mono por aĉeti lampan oleon.
En iu vintra noktomezo, Sun Kang vekiĝis el sonĝo. lumeto penetris tra fenestro. Neĝo kovras ĉion. Dank`al la neĝa reflekto, li klare vidis ĉion en la domo. "Kial mi ne legu ĉe la neĝo?" li sin demandis. Li tuj prenis libron kaj ĝin legis sur neĝkovrita tero. De tiam, Sun Kang ofte legis en neĝo malgraŭ la malvarmo. Same kiel Che Yin , Sun Kang fariĝis fama erudiciulo.
----el Libro Jin