• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-04-30 10:26:30    
Indigo estas pli Blua ol Indigujo

cri
Dum la periodo de Sudaj kaj Nordaj Dinastioj de Ĉinio ( 1500 jaroj antaŭe) estis erudiciulo Li Bi, kiu adoris sinjoron Kong Fan kiel sian instruiston. Li Bi estis tre lernema kaj asidua. Poste li akiris eĉ pli multe da scioj ol sia instruisto Kong Fan. Kong Fan sentis ĝojon pro tio, ke li havis tiom bonan lernanton , cetere, eĉ konsultis sian lernanton kiam li havis dubon en legado. Li Bi sentis sinĝenon kiam la instruisto petis helpon de li. Sed Kong Fan sincere diris al li: "Mi konsultas vin pro via kapablo, ne necesas balbuti. Tiu, kiu superas alian en iu flanko, rajtas esti (mia) instruinsto.
La bela rakonto cirkulis, kaj oni kortuŝite verkis mallongan verson por prikanti la spiriton de Kong Fan. La verso signifas: Indigo, ekstraktita el indigujo, pli bluas ol indugujo. Lernantoj lernas de instruisto sed eble superas la instruiston en iuj flankoj.