• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-04-30 10:27:10    
Domo en Aero

cri
Antaŭ longa tempo, estis riĉulo tre malsaĝa. Li ofte faris ion stultan kaj trafis mokon de vilaĝanoj.
Iutage, la malsaĝa riĉulo gastis ĉe alia riĉulo de najbara vilaĝo. Li vidis, ke la mastro havas trietaĝan domon, larĝan kaj helan, pompan kaj grandiozan. Li admiris la dommastro, pensante, "Ankaŭ mi havas monon, kial mi ne havas tian domon?" Reveninte hejmen, li vokis metiistojn kaj demandis: ĉu vi scias, kiuj konstruis la domon en la najbara vilaĝo?" La metiistoj respondis, ke ili konstruis la domon.
La malsaĝa riĉulo tre ĝojis pro tio, li ordonis, ke la metiistoj tuj konstruu domon similan al la najbaro por li. Tamen li elmetis strangan peton, ke li volis nur la trian etaĝon.
La metiistoj rigardis unu la alian konsternite, neniu povas konstrui domon senbazan. Ili do rakontis al la malsaĝa riĉulo: "Ni ne scipovas konstrui domon nur kun la tria etaĝo sen la unua kaj la dua, domo en aero estas absurdaĵo."
La metiistoj foriris, la malsaĝa riĉulo gapis. Li ne sciis, ke eĉ la plej talenta metiisto ne scipovas konstrui domon en aero.
---Baiyujing (Sutro kun cent priskriboj)