• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-04-30 19:29:59    
Honore al Lidja Zamenhof

cri
Ĉina Radio Internacia! Nun estas la programero Esperanto en Marŝo. Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ ni konigu unue kelkajn artikolojn, poste, Esperantajn informojn.
Karaj amikoj, vi certe iam legis la revuon Heroldo de Esperanto, trisemajnan informan gazeton pri la Esperanto-mondo. En la unua numero de la kuranta jaro, kadre de Kontribuoj okaze de la zamenhofologiaj tagoj 2004, presiĝis kelkaj artikoloj, interalie estas la artikolo: Honore al Lidja Zamenhof. Nun ni unue konigu al vi la artikolon.
La artikolo diras:
Lidja Zamenhof estis la plej juna filino de la kreinto de nia ŝatata lingvo. Dum sia vivo ŝi ofte vojaĝis tra multaj landoj, instruis kaj propagandis fervore la uzadon de Esperanto. La esperantistoj multe ŝatis ŝin pro ŝia entuziasma engaĝiĝo pri la disvastigo kaj konatigo de Esperanto.
La 60-a datreveno de ŝia morto en 2002 instigis nin entrepreni malgrandan vojaĝon al Pollando, kaj sekvi la spurojn de Lidja unue en Varsovio, kie ŝi loĝis, kaj poste en Treblinka la loko, kie ŝi estis gasumita.
En Varsovio ni serĉis kelkajn domojn de la familio Zamenhof antaŭ la unua mondmilito. La unua adreso kondukis nin al Muranow, ĉe la strato Dzika 9 (hodiaŭ Zamenhofa 5), kie nun la honora tabulo memorigas la lokon de iama domo. Lidja loĝis tie kiel infano ĝis la 11-a vivjaro. Okcidente de Muranow kuŝas la juda tombejo kie, proksime al la enirpordo, ni vizitis la tombon de d-ro Zamenhof. Apude estis entombigita lia ekzino Klara, kaj sur ŝia monumento ni legis funebran memortekston honore al la murditaj filinoj de la familio: Sofio kaj Lidja.
Dum la dua mondmilito la tuta kvartalo Muranow funkciis kiel geto. Pri tio memorigas la monumento de Anielewicz, la estro de herooj de la juda varsovia insurekcio 1943. La momumento troviĝas hodiaŭ en parko tute proksime al la domo de Zamenhof. Tie ni aĉetis informilon pri la vivkondiĉoj en la tiama geto.
La plej granda parto de la juda loĝantaro estis forveturigita el Umschagplatz al Treblinka en la jaro 1942. Inter tiuj martiroj ĉeestis ankaŭ Lidja. Ni sekvis ŝian lastan vojon per trajno el Varsovio al Malkinia, malgranda vilaĝo ĉe la rivero Bug. Tute proksime, en pina arbaro, troviĝas la ekstermejo Treblinka. Ni eniris kaj ni estis ŝokitaj, vidante la grandegan deŝarĝejon, sur kiun la homoj estis elpelitaj el vagonaro, kaj devigitaj iri rekte en la gaskamerojn.
Kiel etege kontraŭe al la grandaj gaskameroj prezentas sin sur la plano de la ekstermejo la tre eta barako destinita al tiuj kaptitoj, al kiuj oni donis ŝancon travivi kelkajn tagojn post la transporto. Hodiaŭ nur amaso da ŝtonoj memorigas la ĉeflokojn, el kiuj devenis la viktimoj.
Ni daŭrigis nian vojaĝon al Bjalistoko, la naskiĝurbo de Ludoviko Lazaro Zamenhof. Bedaŭrinde lia naskiĝdomo ne plu ekzistas, sed ni trovis malgrandan monumenton memore pri la loko, kie ĝi pli frue staris.
En la nova parto de la urbo troviĝas la universitata infana kliniko dediĉita al li. Unu el la sekcioj (infana fizikterapio) portas la nomon de Lidja. Ĝi estas sponsorata de Bahaa Esperanto-Ligo. BEL ekde 1993 ekipas tiun sekcion per diversaj instrumentoj servantaj al resanigo de infanoj, suferantaj je la malfacilo de movebleco. Kvankam ni ne antaŭsciigis la estraron de la kliniko pri nia vizito, la bonvenigo de la direktorino, d-ino Anna Iwaszkiewicz-Pawlowska, estis tre kora kaj ĝentila. La personaro montris al ni detale la fizikoterapian instrumentaron, destinitan por la sanigo. Per konvenaj ekzercoj la malsanaj infanoj povas plibonigi sian staton. La kliniko estas malfermita ankaŭ por infanoj el aliaj landoj, speciale el Litovio kaj Bjelorusio. Danke al la helpo kaj subteno de Bahaa Esperanto-Ligo hodiaŭ la hospitalo estas pligrandigita kaj efike modernigita.
En la kliniko troviĝas ankaŭ ĉambro dediĉita al Zamenhof, kiu estas uzata por fari prelegojn al studantoj. En la ĉambro oni konservas kelkajn moraĵojn pri Ludoviko kaj pri la unuaj adeptoj de Esperanto. La ekzisto de ĉi tiu ĉambro funkcias kiel grava reklamo por niaj ideoj.
En la okuloj de multaj esperantistoj Lidja estis nobla, bonkora, altanima kaj servoplena persono. Bedaŭrinde ŝi mortis tro frue, nur 38-jaraĝa. Ni pensas, ke per la sekcio, dediĉita al Lidja en la kliniko de Zamenhof ŝia entuziasma Esperanto-agado, celinta helpi al multege da homoj, trovas la plej bonan esprimon.
Karaj aŭskultantoj, ĵus ni konigis al vi la artikolon: Honore al Lidja Zamenhof, verkitan de Claudia Wildzeiss. La artikolo estas presita en la gazeto Heroldo de Esperanto.
Pri la zamenhofologiaj tagoj 2004, sinjoro Miron Slabczyk verkis artikolon titolitan: Impresoj.
La aŭtoro diras en la artikolo:
Por la ĉijara kunveno de zamenhofologoj en Ĉaŭdefono la urbeto prezentis sin en sia belega vintra vesto: tuta svisa Ĵuraso kuŝis sub neĝo, la vetero estis milda kaj trankvila. Temo de la zamenhofologiaj tagoj estis la personeco de Lidja Zamenhof, la plej juna filino de Doktoro Esperanto. Unu el la prelegantoj ĝuste nomis ŝin la vestalo de la movado.
Unue prelegis Francois Degoul, pri homaranismo kaj bahaismo. Sed la temo, nome homaranismo, lasis sin prezenti pli bone el la verkoj de Ludoviko Lazaro Zamenhof mem, ol el leteroj aŭ tradukoj de Lidja, ĉar ŝi apenaŭ postlasis originalan verkaron.
Zofia Banet-Fornalowa bedaŭrinde ne povis ĉeesti, sed ŝian skriban referaĵon pri la rolo de la gefratoj de Ludoviko Lazaro prezentis d-ro Giorgio Silfer. Post la prelego ekis diskuto, kiu montris la neceson prezenti pli detale al la partoprenantoj la historion de la familio Zamenhof, la posteuloj kaj parencoj vivantaj en Eŭropo kaj Usono.
La prelego de Giorgio Silfer temis pri la giografio de Lidja kaj ŝia rolo en la Esperanto-movado, en kiu Lidja prenis tute apartan pozicion. Ŝi estis etne juda, kulture pola kaj religie bahaa – kombino unika en la novado, sed samtempe ege signifoplena. La konscia aparteno al la juda etno ebligis al ŝi plej vastan malfermecon al ĉiu kulturo, nacio, persona pensmaniero. El la pola kulturo ŝi pli bone ol aliaj esperantistoj (Grabowski, Bein) sukcesis prezenti al la esperantistaro la tradukon de elstara verko de la pola literaturo, Quo vadis de Sienkiewicz, pro kiu la aŭtoro ricevis Nobel-premon (1903). La bahaa ideo de plena kunfratiĝo de la homaro ebligis al Lidja vidi en la Esperanto-movado ne nur simple internacian lingvon taŭgan por faciligi interkompreniĝon, sed ankaŭ unu el la plej efikaj rimedoj por solvi malegalecon, maljustecon kaj malamon en la tuta mondo. En la diskuto, kiu sekvis tiun ĉi prelegon, oni rimarkis kun bedaŭro la neĉeeston de Wendy Heller, verkistino (en la angla) de la plej ampleksa biografio de Lidja.
Tre freŝan kontribuon liveris Claudia Wilzeiss. Ŝi entreprenis en 2002 vojaĝon al lokoj aparte ligitaj al Lidja. Ŝi faris tiun vojaĝon por klare montri sian ligitecon al la idealoj de Lidja kaj al la persono mem, kiun ŝi nepre volis honorigi. La granda valoro de ŝia referaĵo estas la entuziasma maniero, per kiu la aŭtorino montras la fascinan rolon de Lidja ankaŭ en nia postmoderna tempo.
La Zamenhofologiaj Tagoj kunvenigis egalnombre virojn kaj virinojn. Ni ĉiuj ĝuis internacian etoson – inter ni estis francoj, aŭstrino, italo, svisoj, polo kaj hungarino. Ankaŭ tio estas simbola pruvo de la efiko de la zamenhofa ĉefa ideo: per la lingvo ebligi al la homoj efikan komunikadon surbaze de reciproka akcepto de personoj, egaleco de rajtoj kaj plena libereco.
Karaj aŭskultantoj, ĵus ni konigis al vi pri la impresoj de sinjoro Miron Slabezyk pri la Zamenhofologiaj Tagoj 2004.
Karaj aŭskultantoj, nun bonvole aŭskultu artikolon verkitan de samideano Laŭlum (Li Shijun) sub la titolo:
La graveco de tradukado de beletraĵoj por Esperanto Sinjoro Laŭlum diras en la artikolo:
Parolante pri la tradukado de beletraĵoj, mi volas antaŭ ĉio rimarkigi pri la graveco de tradukado de beletraĵoj por Esperanto. Eble iuj el la esperantistoj opinias, ke Esperanto estas kreita por faciligi la internacian komunikadon, tial gravas ĝia apliko en la internaciaj komerco, turismo, sciencaj kaj teknikaj interfluoj kaj aliaj aktivadoj, sed ne tiel gravas la esperantigo de beletraĵoj. Ili preteratentas la jenajn faktojn:a. La beletraĵoj estas gravaj por interkompreno de la popoloj La beletraĵoj prezentas plej vivecajn bildojn de la vivo de la popoloj, loĝantaj en diversaj partoj kaj malsamaj medioj de la mondo. Ili estas grava fonto de informoj pri la historio, kulturo, kutimoj kaj moroj ktp. de la popoloj. Se ni volas interkomprenigi ilin profunde, ne sufiĉas mallongaj interparoloj ĉe hazardaj renkontiĝoj, diskutoj en kunsidoj, konferencoj kaj kongresoj. Oni devas kunvivi dum certa tempo kun la fremduloj, kiujn li volas koni iom profunde. Sed tio ofte estas praktike neebla. Legado de eminentaj beletraĵoj estas bona solvo de tiu problemo, ĉar dank' al ilia helpo ni povas bone informiĝi pri la historiaj, sociaj, kulturaj fonoj de la pensoj kaj aktivadoj de la koncernaj homoj. Por koni la ĉinan popolon, oni devas legi ĝiajn poemojn, novelojn, romanojn, fablojn, fabelojn, popolkantojn, popolrakontojn ktp. Ĝuste pro tiu konsidero, la ĉinaj esperantistoj multe klopodis por esperantigi ĉinajn beletraĵojn en la pasintaj pli ol 90 jaroj.b. La beletraĵoj estas granda trezorejo de la lingvoj La lingvo uzata por beletro estas plej evoluinta kaj en ĝi troviĝas la kremo de la naciaj lingvoj: utilaj parolturnoj, saĝaj sentencoj, popularaj proverboj, figuraj komparoj, spritaj vortludoj, lakonaj sed multediraj aludoj k.a., kiuj estas fruktoj kreitaj de la koncernaj popoloj kaj verkistoj per ilia longa kreiva laboro en praktika uzo de la lingvoj. Per tradukado de la eminentaj beletraĵoj, ni povas ellerni la spertojn de ili kaj lertigi nin en nia uzado de Esperanto, inkluzive de kreado de beletraj verkoj.c. La tradukado de beletraĵoj riĉigas kaj perfektigas Esperanton Per la tradukado de beletraĵoj ni povas riĉigi kaj perfektigi Esperanton, per la kremo de la koncernaj lingvoj. En la pasintaj pli ol cent jaroj, Esperanto jam multe pli riĉiĝis kaj fortiĝis dank' al la traduko de miloj da eminentaj beletraj verkoj nacilingvaj.
Karaj aŭskultantoj, ĵus ni konigis al vi la artikolon titolitan: La graveco de tradukado de beletraĵoj de Esperanto.
Karaj aŭskultantoj, nia pola amiko Jeresa Konsek sendis al ni la renaskiĝintan revuon Pola Esperantisto n. 1 2004. Nia redakcio esprimas gratulon al la renaskiĝo de la revuo kaj deziras al ĝi plenan sukceson.
Sur la fronta kovrilo presiĝis la jena poemeto:
Ni sidas sentaŭge, sensence rezonas,
Forlasu ĉi tiun rondeton elitan!
La fortojn pli junajn movado bezonas,
Ni iru la vojon celitan!
Jes, ni iru la vojon celitan!
En la rubriko Redaktore de la revuo, la redaktoro de la revuo sinjoro Kazimierz Leja diris:
Pasis la unua aper-jaro de renaskiĝinta Pola Esperantisto, kies celoj estis: provi ligi polajn esperantistojn, disĵetitajn kaj dividitajn, ofte ne propravole, ne havantajn de pli ol 15 jaroj propran tutlandan revuon; proponi doni al ili la eblecon esprimi kaŝitajn dezirojn, talentojn, demandojn, kaj montri al la monda esperantistaro, ke malgraŭ ekonomie malfacilaj tempoj oni povas "iri la vojon celitan".
Tiu speciala misio de la revuo devus evidentiĝi ankaŭ en ĝia enhavo: Pola Esperantisto nek estas "informa bulteno", nek "oficiala organo" de Pola Esperanto-Asocio, almenaŭ dum kvin sinsekvaj jaroj, por ke membroj de aliaj asocioj kaj societoj povu trakti ĝin kiel "sian" revuon. Tamen la atentemaj legantoj povis konstati, ke Pola Esperantisto enhavis ankaŭ multajn primovadajn, eĉ organizajn erojn: informojn, sciigojn. Al kelkaj legantoj tio tute ne plaĉis, pri kio ili ĝentile informis la redaktoron. Plimulto da enketitoj esprimis tamen tute malan opinion! Laŭ ili Pola Esperantisto devas esti pli informa, movada, nuntempa, ktp. interesaj estas ankaŭ opinioj, esprimitaj ĝenerale de eksterlandaj legantoj: Pola Esperantisto estas por ili interesa, abunda, enhavoriĉa!
Kontentigi ĉiujn estas malfacila tasko. Tamen, mi provas tion fari, dank' al via helpo. Unue, mi direktu miajn vortojn al kunlaborantoj: skribu pri valoraj, aktualaj temoj rekte al Pola Esperantisto, kaj zorgu pri tio, ke ĝi estu la unua fonto de informoj! Ne sendu tekstojn (proprajn aŭ tradukitajn), kies longeco povus enuigi kaj torturi la legantojn! Se vi promesas konstante kunlabori aŭ eĉ gvidi iun rubrikon, plenumu tion ĝustatempe, pensante pri via respondeco.
Due, mi petas la legantojn: legu la revuon, pridiskutu ĝian enhavon, esprimu viajn opiniojn, menciu trovitajn erarojn, ktp, rekte al la redaktoro, kaj provu trovi pli multajn novajn abonantojn.
La redaktoro diras plu:
Pasinta jaro estis tre abunda de diversaj okazintaĵoj en la pollanda Esperanto-medio. Sukcesaj estis la aranĝoj, preparitaj de diversaj lokaj Esperanto-komunumoj. Pola gazetaro, radio kaj televido multfoje informis pri Esperanto, intervjuis esperantistojn, montris ilian aktivecon. Estis eldonitaj kelkaj novaj libroj en Esperanto, kaj pli multaj homoj komencis lerni la internacian lingvon, i.a., pere de Interreto. Komence de la nuna jaro naskiĝis ankaŭ alia espero: Pola Esperanto-Junularo reaktiviĝis!
Karaj aŭskultantoj, ni ricevis ankaŭ la revuon Esperanta Finnlando. Prezidanto de la Esperanto-Asocio de Finnlando Anna Ritamaki diris en la artikolo "Ĉu Esperanto-asocioj plu havas sencon?":
Esperanto-asocioj estas asocioj, kiuj okupiĝas pri Esperanto. Sed ĉu tio plu havas sencon en la nuna mondo? Ĉu sufiĉas individuaj kontaktoj kaj agadoj sen membrokotizoj, jarkunvenoj, agadplanoj kaj agadraportoj? Ja ekzistas la eblecoj informiĝi interrete, kontaktiĝi per retpoŝto, en babilejoj kaj eĉ eblas interreta aŭskultado de radio. …
Ĉu necesas aŭ almenaŭ utilas la asocioj?
Nu, mia respondo ne estos surprizo por vi kaj mi do malkaŝu mian opinion tuj. Asocioj ja havas sencon, sed asocioj same kiel la individuoj devas orientiĝi en nova realaĵo.
Dum la komunikadprojekta trejnseminario ni cerbumis pri la senco de asocioj. Ni konstatis ke asocioj estas bezonataj pro diversaj kaŭzoj, pri kiuj mi nun esprimu kelkajn pensojn.
Asocio kunigas homojn
Asocioj ĉiam kunligas homojn sendepende ĉu temas pri esperantoasocioj aŭ aliaj. Por niaj asocioj aparte grava estas la uzo de la lingvo. Pere de la asocioj kontaktiĝas uzantoj de Esperanto inter si. Ja, ne estas tre interese paroli kun si mem. Tamen nuntempe eblas facile trovi aliajn esperantistojn por interkomunikiĝi sen aliĝo al asocioj.
Asocio disdonas informojn kaj disvastigas ideojn
Preskaŭ ĉiuj asocioj havas eksteran celon, ian mision. Povas temi pri interŝanĝo de informoj pri iu fako aŭ realigo de komunaj spertoj, pri ĉefe interna fortiĝo, sed ofte temas ankaŭ pri defendo de ekonomiaj aŭ aliaj interesoj de iu grupo aŭ kreskigo de prestiĝo de iu afero. Ĉiuj aspektoj validas por esperantoasocioj, sed komprenebe eblas informi kaj disvastigi ideojn ankaŭ sen asocioj.
Asocio donas al agado ordon kaj efikecon
Asocio estas ordigita kunestado. Ĝi sistemigas la agadon de homoj, donas efikecon. Pli facilas disdivido de taskoj per ia organizo, ĉu en formo de asocio, ĉu en formo de retlisto, ĉu en alia formo. Ĝenerale utilas strukturo, ia disdivido de taskoj, havigo de roloj, funkcioj, respondecoj. Ekzemple, se mi ne estus prezidanto de Esperanto-Asocio de Finnlando mi verŝajne ne verkus ĉi tian kolumnon. Eble mi anstataŭe skribus rezolucion por UEA aŭ, kredeble, preferus rigardi televidan dramon. Nu, eblus pli bonaj ekzemploj. Speciale mi ĝojas ke ni nun havas ĉefredaktoron.
Legitimeco estas grava rezulto de la organiziteco. Bone funkcianta asocio donas kredindecon. Eblas agi nome de pli granda grupo, kiel reprezentanto de asocio. Por neesperantistoj povas esti pli facile kompreni ke ekzistas iu esperantoasocio – ja asocio estas io konata – ol ke ekzistas esperanta idealo aŭ, kvankam pli konkreta, lingvokomunumo. Aliflanke individuoj povas agi ankaŭ propranome tute efike. Ofte ankaŭ en tiaj kazoj la individuo havas ian rektan aŭ nerektan subtenon de asocio, ekz. utiligas informojn kaj kontaktojn provizitajn en la asocia kadro.
Asocio donas ĝuon, servojn kaj ankaŭ monon
Por ke asocio havu sencon ĝi devas havi sencon por siaj membroj, ĉar ja ĝuste la membroj konsistigas ĝin. Gravas la sento de motivo interesiĝi pri la agadoj de la asocio, la sento de ĝuo aŭ alia motiviga faktoro. Sencoplenaj aktivaĵoj kaj ĝenerala sento de fido al la asocio instigas al kunagado.
Gravaj povas esti ankaŭ konkretaj servoj, kiuj ne postulas grandan aktivecon de la membro. Por EAF-membroj la gazeto estas la plej konkreta tia servo, sed ni ne forgesu la renkontiĝojn, la lernoeblecojn, la bibliotekon, la libromendajn servojn kaj multon plian.
La artikolo diras je la fino:
La nuna defio por la aktivuloj estas aranĝi bone la plenumon de la bazaj asociaj funkcioj kaj samtempe evoluigi novajn inspirajn agadojn en la ĝustaj kuntekstoj.
Tiuj bazaj asociaj funkcioj plejparte estas nevideblaj, kiam ili estas bone prizorgataj, videblaj nur kaze de fuŝoj. Ekzemple glate funkcianta membroregistro estas esenca por funkciigo de multo alia en la asocio, sed oni malofte rimarkas ĝin krom se subite ĝi ne estas ĝisdatigita.
Novan inspiran agadon, ni povas kunkrei, iom post iom, ankaŭ en tradiciaj kadroj. Ni devas trovi rimedojn subteni, home kaj laŭeble ankaŭ finance, homojn kun interesaj ideoj, tiel ke estu pli facile realigi pozitivajn viziojn.
Karaj aŭskultantoj, ĵus ni konigis al vi la artikolon titolitan: Ĉu esperantoasocioj plu havas sencon? La artikolo estas verkita de s-ano Anna Ritamaki, prezidanto de la Esperanto-Asocio de Finnlando.
Fine de la hodiaŭa programero, bonvole aŭskultu kelkajn Esperantajn informojn.
Ĝis la 31-a de marto de 2004, 1279 esperantistoj el 48 landoj kaj regionoj aliĝis al la 89-a UK, kaj el ili 648 estas el Ĉinio. Krome estas ankaŭ kompare multaj aliĝintoj el Japanio, Francio, Germanio, Korea Respubliko, Rusio, Italio kaj Nederlando.
Du novaj historiaj libroj de la Korea Esperanto-Asocio ĵus aperis.
1. VERKOJ DE ELPIN, red. de CHOE Taesuk, 220 paĝoj, Eŭro 10.00,
Elpin AN Useng(1907-1991) estis korea esperantisto sed pli konata en
Ĉinio, pro lia brila traduko "La taglibro de l' frenezulo" de Lusin, la
plej granda koloso de la ĉina moderna literaturo. Post multjara
serĉado, CHOE Taesuk, la tradukinto de la Instruo de Wonbullismo,
kolektis 40 pecojn de la verkoj de Elpin, (originalaj kaj tradukitaj
poemoj, noveloj kaj teatraĵoj, ĉefe de ĉinaj aŭtoroj), kaj redaktis
en belegan libron.
2. RUBRIKO ESPERANTO de la Dong-A Tagĵurnalo 1924, 80 paĝoj, Eŭro 4.00
Ĉiulunde dum la jaro 1924, la korea lingva Dong-A Tagĵurnalo,
aperigis en [Rubriko Esperanto] artikolojn 48 foje en Esperanto. La
verkintoj estis internaciaj; Oojama Tokio(japano), I. Serishev(ruso),
Osaka Kenji(japano), V. Eroshenko(ruso), Verda Kim(koreo) ktp. Jen estas
libro-forma reaperigo de la 48 artikoloj de antaŭ 80 jaroj. Historia
dokumento por scii kiel estis Esperanto-movado antaŭ 80 jaroj en Koreio.
Laŭ Informilo de Ĝemelaj Urboj
Reta revueto de UEA pri la projekto "Ĝemelaj Urboj"
La unua kunveno en preparado
Kadre de UEA la 1-a kunveno pri ĝemelaj urboj eble okazos dum la ĉijara Pekina UK. En ĝi estos aranĝitaj prezento de la spertoj, jara raporto por 2003 kaj diskutoj pri la disvolviĝo de la projekto.
Nuntempe kvar funkciuloj de UEA pri la projekto estas aktive preparantaj sin por la kunveno.
Eldono de nova numero de PONTO
Pro la diligenta laboro de s-ro Hans Fechler la 78-paĝa PONTO 7, loka gazeto pri la germana urbo Hildesheim kaj ĝiaj ĝemelaj urboj, finfine eldoniĝis. Krom pli ol 50 kontribuaĵoj en ok rubrikoj kaj la salutvortoj de la komisiito al la kontribuantoj de PONTO, inspirige aperis sur la reverso de la antaŭa kovrilo la salutvortoj de la ĉefurbestro kaj la ĉefa urbadirektoro de Hildesheim.
En tiuj vortoj ili alte taksis s-ron Hans Fechler kaj diris: "Pontojn konstrui volis la Varsovia okulkuracisto Ludoviko Lazaro Zamenhofo, kiu kreis Esperanton en la jaro 1887; Pontojn konstruis ankaŭ la urbo Hidesheim per la fondado kaj flegado de siaj partneraj internaciaj rilatoj al ses landoj."
Sukceso: El la penado*
De la 19a ĝis la 25a de januaro, 2004, la 4-a Komuna Kongreso de la Aŭstralia kaj Nov-Zelanda Esperanto-Asocioj okazis en Redcliffe, kiu estas marborda urbo situanta 30 kilometrojn norde de Brisbane, Aŭstralio. La japana ĝemelurbo de Redcliffe estas Onoda. Do, la LKK decidis inviti esperantistojn el tiu urbo, partopreni la kongreson.
La ĉeesto de 5 japaninoj donis al nia kongreso internacian etoson. Ni esperantistoj en Aŭstralio kaj Nov-Zelando ofte sentas nin tre izolataj de aliaj esperantistoj, do kiam alilandanoj vizitas nin, tio tre plezurigas nin.
Fakte, la temo de la kongreso estis "Esperanto por plezurigi vian vivon". Kompreneble okazis la gravaj necesaj kunvenoj, sed en la cetero de la programo ni ĝuis diversajn plezurigajn programerojn; ekzerco-klaso de Taj Chi (ĉiumatene); klasoj kiuj uzis aktoradon por paroligi kongresanojn; klaso de kreema verkado; muziko-vespero; dramo-vespero;
kvizo-vespero. Ni donis iun vesperon al la japaninoj por iliaj prezentadoj.

Delegacio al la Pekina UK
Esperanto-delegacio el Rigo, Latvio vizitos la Pekinan UK-on. Por koncerti la delegacio preparas oficiale inviti ensemblon partopreni ĉi-vojaĝon al Ĉinio kaj koncerti en Pekino, kiu tenas amikecan kontakton kun Rigo, kaj Suzhou, kiu ĝemeliĝis kun Rigo. La ensemblo preparis specialan programon en Esperanto. Ili kantos folklorajn naciajn, latvajn popolkantojn latve kaj Esperante.
Karaj aŭskultantoj, finiĝis la hodiaŭa programero Esperanto en Marŝo. Koran dankon pro via aŭskulto!