• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-02 21:22:50    
Akvoutiliga inĝenieriaĵo Dujiangyan

cri
Nun ni parolu pri Dujiangyan. Ĝi situas sur la rivero Minjiang okcidente de la ebenaĵo Chengdu, kaj estas fama akvoutiliga inĝenieriaĵo konstruita en la ĉina antikveco. Antaŭ la konstruiĝo de tiu inĝenieriaĵo, la rivero Minjiang ofte inundis, alportante la katastrofon al tieaj loĝantoj. En la jaro 256 a. K, prefekto de Shu-distrikto de la regno Qin s-ro Li Bing kaj lia filo gvidis lokajn popolanojn konstrui la akvo-utiligan inĝenieriaĵon Dujiangyan. Post la konstruiĝo de tiu inĝenieriaĵo, la ebenaĵo Chengdu fariĝis fekunda kaj prospera "Ĉiel-dotita Lando", fama gren-produktejo de Ĉinio. Kaj la inĝenieriaĵo ĝis nun ankoraŭ ludas sian gravan rolon.
Dujiangyan konsistas el tri partoj: La unua parto estas akvo-apartiga digo, kiu dividas la riveron Minjiang en du fluojn internan kaj eksteran. La interna fluo servas por irigaciado kaj la ekstera por drenado de inunda akvo; la dua parto estas inundo-ellasa kanalo konstruita meze de la menciita digo; la tria parto estas akvo-enirejo de la interna fluo.
Krome, ĉirkaŭ la inĝenieriaĵo troviĝas ankaŭ famaj vidindaĵoj, kiaj Du-princa Templo, Drako-konkera Templo ktp. La Du-princa Templo estis dediĉita al Li Bing kaj lia filo. Pro la merito en la jungado al inundo, Li Bing kaj lia filo estis respektive apanaĝitaj de imperiestro kiel princojn. Lokaj popolanoj starigis iliajn statuojn en la templo por kultado.
Laŭ legendo, dum la jungado al inundo, Li Bing siatempe konkeris furiozan drakon, pro tio lokanoj konstruis Drako-konkeran Templon memore al li. Vidiĝas en la templo la ŝtona statuo de Li Bing.
En la jaro 1872, germana geografo Richhofen (1833 – 1905) diris: "La irigacia maniero de Dujangyan estas perfekta kaj nekomparebla de tiu en aliaj mondpartoj."