• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-03 17:37:48    
Bakin: Porkido kaj Kokidoj (2)

CRI
"Tiom bone vi kalkulas! Vi bredas kaj kokidojn kaj porkidon." Maljunulino admire alparolis la vidvinon. "Tre bone, ĉar nun la porka viando multe pli kostas."
"Vi ne scias! La bredado tro multe ĉerpas mian forton. Ĉiutage mi devas zorgi ilin. Pro tio nokte mi ne povas bone dormi. Jen 'testudo' aǔ putoro forkaptas kokidon, jen la porkido kaǔzas malagrablaĵon. Kaj por la kokidoj mi jam tiomfoje luktis kontraǔ la bastardo de Wang. Kia bubaĉo! Ne pro tio, ke mi havas nenion farendan. Kia vivo nun, vi scias. Kiu tiel stultas, ke ŝi sin turmentadu per stultaj kokidoj kaj porkido, se la vivo estus facila?" Ŝajne vidvino Feng estis tre kontenta pri siaj kokidoj kaj porkido. Ŝi ridetis.
"Prave! De pli ol du monatoj eĉ lardon mi ne flaras. Kaj kokino? Eĉ ĝia ovo terure kostas." La maljunulino ellasis longan suspiron.
"Efektive, ĉio estas pli kaj pli kosta. Ne gravas. Mi donos kelkajn ovojn al vi, post kiam ili demetiĝos."
"Ne, ne, ne! Dankon! Tiam certe ankaǔ ovo kostos ankoraǔ pli multe."
"Kiu scias! Eble."
"Oni diris, ke la prezo de indieno falis." La maljunulino diris, kvazaǔ farante gravegan raporton.
"Tute ne! Ankaǔ la prezo de indieno leviĝis."
Kiam ili babilis, 3 kokidoj saltis en mian ĉambron kaj senĝene promenis.
La vidvino returnis la kapon al la maljunulino. "Rigardu! Ili denove kuras en alies ĉambron! Mi krias kaj krias, sed ili malobeas. Ĝuste ĉi tio min forte konsumas kaj kolerigas. Vi konas, ke mi estas iom tro ludema. Sed de pluraj tagoj mi ne tuŝas la maĝangon."
"Ho jes, mi tre miris, kial mi ne vidis vin ludi tie. Komence mi pensis, ke vi jam rompis kun ĝi. Kaj aliflanke mi ne aǔdis, ke vi kverelas kun iu. Nun mi scias la kaǔzon. Oni ludas la maĝangon simple por pasigi la tempon. Tamen bredante kokidojn oni jam ne nur pasigas la tempon, sed ankaǔ atendas mongajnon." Fine la maljunulino aldonis komplimenton: "Sole vi estas tiel kapabla!"
"Ho ne ne ne! Ne ridu pri mi! Mi ne meritas vian laǔdon. Mi devas serĉi eliron. Mia edzo postlasis nur iomon da mono, tute ne sufiĉan por la ĉiutaga vivo. Rememoru bonvole! Kiam mi venis, la lupago ne atingis kvin dolarojn, sed nun ĝi superas kvindek dolarojn. Laǔdire la kosto ankoraǔ leviĝos."
"Laǔdire sinjorino Fang estas ege riĉa. Ŝi havas plurajn domojn, ankaǔ multajn geservistojn. La lupago estas nur bagatelo por ŝi. Kial ŝi altigas senĉese la pagon?"
"Ve, ju pli riĉa, des pli avida kaj senkompata! Nur kelkaj ĉambraĉoj – ili likas dum pluvo, iliaj tegoloj falas pro vento. Estas malfacilege lui en la periodo de la Kontraǔjapana Rezistomilito. Alie mi transloĝiĝus antaǔ longa tempo."
"Ne diru plu! Ŝi venas."
"Ŝi venas certe por io bona!"
Ankaǔ mi ekatentis. Baldaǔ mi aǔdis akran kaj arogantan voĉon:
"De kie la porkaĉo venas? Mi ne permesas bredi porkon en mia domo. Kies porko? Rapide ĝin eligu!"
La voĉo pli frue envenis ol la homo. Sekve aǔdiĝis: "Sinjorino Feng, vi ne iras viziti iun?"
Vidvino Feng ne faris respondon.
La mastrino denove kriis: "Sinjorino Feng, ĉu vi scias, kiu bredas la porkidon? Oni ne devas bredi porkon en mia domo. Tiel strange, ke eĉ en la korto estas porko! Mi ne permesas!"
"Kiel mi povas scii, sinjorino Fang! Mi... mi, ne ofte, restas hejme." Vidvino Feng balbutis.
"Mi plej abomenas porkon, ĉar porko estas ne nur malpura kaj malbela, sed ankaǔ ĉie subfosas. Ĝi detruos mian domon. Nur iom da mono mi gajnas per la luigo. Kie mi havigu monon por ripari la domon?" Iom paǔzinte la mastrino plendis plu. "Nuntempe estas malgajnige luigi ĉambrojn. Nur tiomo da lupago, al nenio sufiĉa. Sed oni eĉ bredas porkon!"
Vidvino Feng provis kovri sin per pompaj vortoj. "Sinjorino Fang, bonvole ne koleru! Mi neniam malbonigis vian domon. Mi estas tre purema. Mi amas vian domon kiel propran hejmon. Mia forpasinta viro ofte laǔdis, ke mi estas purema."
"Mi do devas vin danki, ĉu ne?" Sinjorino Fang parolis kun ironia tono.
Intervenis klara voĉo de knabo. "Sinjorino Feng, matene via porkido kuris en nian ĉambron!"
Vidvino Feng eksplodis de kolero. 'Ci, diablido! Kion ci diraĉas!"
"Sinjorino Feng, la porkido estas via? Kial vi diris, ke vi ne scias?" La mastrino intence montris surpriziĝon, sed ŝia voĉo estis plena de kolero.
"Mia porko! Kio gravas? Tio estas kontraǔleĝa? La vivo estas malfacila, ĉiu provas enspezi. Eĉ oficistoj bredas porkojn. Ĉu sole mi vidvino ne devas bredi?" Vidvino Feng rekte vizaĝis, anstataǔ kovri plu la veron.
"La domo estas mia. Mi ne permesas bredi!"
"Mi donas lupagon, mi do povas bredi kiam mi volas! Mi bredu kaj bredu! Kion vi povas fari kontraǔ mi?"
"Kion mi povas? Mi povas elpeli cin!"
"Ne, ĝuste ne! Mi havas monon. Neniom mi ŝuldas al vi."
"Bone, vi havas monon! Aǔskultu! De la venonta monato, ĉiu familio pli multe pagu je cent dolaroj. Kaj por via porko, ankoraǔ pli, cent kvindek. Ĉion mi klare diris. Tre juste!"
"Ne juste! Mi rifuzas! Estas absurde multigi la pagon. Mi ne estas molestebla. Mi nek donos pli multan monon nek transloĝiĝos. Ni vidu!"
"Mi ne volas paroli plu kun ci. Poste mi alsendos homon por preni monon. La domo estas mia. Mi rajtas laǔplaĉe trakti ĉian aferon kaj multigi la lupagon. Ĉu ci loĝos aǔ ne, tio estas cia afero. La vivo estas multakosta. La lupago sufiĉas por nenio." Sinjorino Fang turnis sin al la knabo. "Diru al via patrino, kiam ŝi revenos, ke la lupago grandiĝas je cent. Ne forgesu nek mismemoru!" Kaj ŝi foriris.
Vidvino Feng grumble sakris: "Mortaĉu! Jam pli ol kvindekjara, ankoraǔ estas pudrita, kvazaǔ monstrino. Ci kapablas nur logi virojn. Mi havas monon. Mi preferas ŝovi la monon en la porkon. Eĉ moneron mi ne volas meti en vian vaginon! Ridaĉu! Bombo disfaligu vian domaĉon!"
"Kio bona venos al vi, se la domo disfalos?" Estis vortoj de la knabo.
"Bastardo, ci ĉiam ĝenas. Ci plage denuncis. La plago rekuru al ci! Jes, neniom da premio, sed nur la plagon vi trafas: Ankaǔ via lupago multiĝas. Karesu plu la postaĵon de tiu monstrino! Ankaǔ leku! Senhonta testudido!"
La tumultado inter la vidvino kaj la knabo daǔris pli ol 20 minutojn. 3 kokidoj jam sate ludis en mia ĉambro kaj malrapide elŝanceliĝis.
Ŝajne la vidvino iris ien, ĉar silento regis en la korto, escepte de tio, ke krabro zume sin frapis kontraǔ fenestra vitro. La ĉielo fariĝis ankoraǔ pli lazura kaj la arbaj folioj pli heliĝis, sed mi jam sentis lacon.
Post tagmanĝo mi longe siestis. Krioj min vekis. Mi paŝis el la ĉambro kaj vidis, ke vidvino Feng lude pelas la porkidon, kun la korpo klinita, vizaĝo ridetanta kaj rigardo milda, amema kaj fiksita al la porkido. La porkido estis ne tre malgranda, kiel ordinara hundo. Ĝi estis tutkorpe griznigra. Ĝi ŝanceliĝe moviĝis antaǔ ŝi, kun iom levita muzelo.
Vespere mi rakontis ĉion al la genevoj, ĝis post la 22-a horo. Subite ni aǔdis bruojn de la vidvino.
"Putoro denove forkaptas ŝian kokidon," diris mia plej juna nevo, kun kontenta rideto.
En tiu nokto vidvino Feng bruis tri fojojn, kaj mi vekiĝadis pro ŝia tumultado.
Je la 10-a de la sekva tago, aǔdiĝis konversacio inter vidvino Feng kaj la knabo. Sed ŝi parolis tre afable, anstataǔ insulti plu.
"Mi petas, petegas, ne turmentu plu miajn kokidojn! Bonvole faru bonan aferon! Nur unu kokido restas. Mi tre malĝojas. Mi tiom penis, fine ili iom grandiĝis, sed hieraǔ nokte putoro forkaptis preskaǔ ĉiujn kokidojn. Nun mi havas nur unu! Ege mi malĝojas. Ĉu vi ankoraǔ tiom malbonas al mi? Mi neniam ofendis vin..."