• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-05 17:06:12    
Sur saniga ekspreso

cri
Antaŭe, ĉinoj ofte nomis amindan kanbon kiel "dikuleto", sed nun pli kaj plu multe da gepatroj maltrankvilas pro la dikeco de siaj infanoj. Fakte dikiĝas hodiaŭ ne nur infanoj sed ankaŭ multe da dikaj adoltuloj. Higienaj departementoj proponas difini "Tagon kontraŭ Korpulenteco". Sed ĝis hodiaŭ oni ankoraŭ ne decidis, ĉar Ĉinio havas tro multe da similaj tagoj por la homa sano.

"Solvi problemon pri vestoj kaj manĝaĵoj de la loĝantoj iam estis celo de la ĉina registaro. Nun dank` al la rapida ekonomia disvolviĝo, ĉinoj ne plu maltrankviliĝas pri vestoj kaj manĝaĵoj. Tamen ĝuante la fruktojn de la moderna civilizacio, multaj suferas de hipertensio, koronaria kormalsano, diabeto kaj grasa hepato. Pli kaj pli multiĝas korpulentuloj.

Mi havas kalendaron sur mia tablo en la oficejo. Sur la koverto de l la kalendaro estas titolo: Recepto por Sano kaj Longviveco. La kalendaro notas sentencojn por la homa sano. Ekzemple, "Laŭ la fiziologia leĝo, homo devas vivi 120-jarajn se oni havas la konvenan koncepton pri sano." "La plej bona kuracisto estas homo mem, teni la bonan animstaton estas sukcesa sano." kaj aliaj.

Tiuj sentencoj tute venis el la broŝuro titolita: Sur Saniga Ekspreso, verkita de sinjoro Hong Zhaoguang.

Hong Zhaoguang estas 63-jara kuracisto de Anzhen-Hospitalo, Pekino, Li prelegis pri la homa sano en multaj lokoj de la lando, kio faris lin stelo.

Antaŭ 8 jaroj, li konigis sanigajn metodojn al iu malsanulo enhospitaliĝa. Ne atentite, la samĉambranoj de la malsanulo kun granda intereso aŭskultis lian predikon. Iom post iom ankaŭ malsanuloj de aliaj ĉambroj venis por aŭskulti lian prelegon. Je tio li konsciis, ke prelego pri homa sano estas pli grava ol sola kuracado. Li do komecis prelegi pri la homa sano surbaze de sia 40-jara klinika sperto. Li prelegis foje refoje en malsanulejoj, laboristaj manĝejoj, jen en tiu urbo jen en la alia por konigi la sanigajn metodojn.

La nomo Hong Zhaoguang multe aperas sur amaskomunikiloj kaj la prelego titolita: "En Saniga Ekspreso" ofte aŭdeblas en disaŭdigo kaj televida programero. Hong Zhaoguang estas tre okupita kaj iam en unu tago li devas fari tri prelegojn, ĉiu daŭras pli ol 2 horojn, aŭskultinte lian prelegon, oni konkure aĉetas lian broŝuron.

La sama titola broŝuro iam vendiĝis ĉiutage po 10 mil ekzempleroj kaj pli ol 500 organizoj invitis lin fari prelegon.

Hong Zhaoguang konfesis, ke estas tute ekster lia atendo, ke liaj prelegoj kaj verko estas tiel varme ŝatataj. " Tio tamen pruvis, ke oni donas pli kaj pli grandan atenton al sia sano."

Li emfazis en sia broŝuro, ke levi la konscion de ĉinoj pri sia propra sano estas urĝa afero. Ĉar li trovis, ke multaj malsanoj estas preventeblaj.

En 1998, la ĉina registaro lanĉis Sanigan Projekton de la Tuta Loĝantaro, kun la celo elkulturi kutimon de konstanta fizika ekzercado ĉe la loĝantoj. Nun oni ne kontentiĝas pri la tiel nomataj bona manĝado kaj kvieta vivado, sed strebas al la bonkvalita kaj pli longa vivdaŭro.

Konforme al la homa penado por esti ĉiam sanan, nun en multaj lokoj aperis fizikaj ekzercejoj kun gimnastikaj instalaĵoj kaj multaj ĉevojaj bazaroj kaj malpuraj anguloj farigis belaj ludkampoj. Oni scias, ke ili devas ŝuldi tion al la Saniga Projekto de la Tuta Loĝantaro.

Ĉinaj 20-40-jaraj urbanoj de blanka kolumo ekhavis novan hobion, t.e.fari fizikan ekzercadon por sano kaj korpograciigo. Nun sanigaj kluboj estas tre bonvenaj al loĝantoj de Pekino, Ŝanhajo, Kantono kaj aliaj relative evoluintaj urboj.

Antaŭe nur en luksaj hoteloj estis kluboj kun korpograciigaj instalaĵoj, kiujn uzis nur riĉaj eksterlandanoj, ĉar la jara kotizo estis 2 mil usonaj dolaroj, kompreneble tiu sumo superis la pagpovon de ĉinoj tiutempe. Sed nun ankaŭ ordinaraj ĉinoj vizitas tiajn klubojn, kies kotizo estas multe malpli alta ol en la luksaj hoteloj.

"Ĉu vi deziras bonan sanon? Ni povas servi al vi en via hejmo."

Nun en la urbo Wuhan ofte legiĝas tiaj afiŝoj.

Tiaj afiŝoj koncernas ĉefe korbopilkon, piedpilkon, kuradon, tenison, tajĝichua-gimnastikon kaj aliajn. Ĉiujfoje la leciono daŭras 2 horojn kontraŭ 50-100 juanoj. Lu Qiang, studento de la sporta fakultato de la Centra-ĉinia Universitato diris, ke li multe ricevis de tiu laboro, Li konigis, ke iuj kun klara celo invitas familian instruiston, por ke iliaj infanoj akiru altan poenton en la sporta ekzameno, kaj aliaj dediĉas grandan atenton al tio por plibonigi la sanstaton de siaj infanoj.

"Rapideco" nun multe influas la vivon de multaj ĉinoj. La homoj, kiuj alkutimiĝis al malrapideco nun sentas grandan premon kaj devigite penas fari ĉion pli rapide ol antaŭe. Kun rapida ritmo oni facile perdas profundan meditadon.

La socia progreso kaj scienca disvolviĝo rapidigas la ritmo de homa vivo. Mikroonda forno povas prepari varman manĝaĵon en nur kelke da minutoj. Mallongiĝis informado kaj akcia negoco. Telefakso, poŝtelefono kaj retpoŝto faras ĉion rapida. Krom tio, oni ĉiam deziras rapidan servadon. Nun oni malpacienciĝas eĉ pro iom longa atendo de lifto. Verkisto de populara scienco diras, ke nun oni povas pacience atendi ne pli ol 15 sekundojn, kaj se la atendo daŭras pli ol 40 sekundoj, ili perdas sian paciencon.

Dank`al uazado de komputilo, aŭto, aviadilo, kaj aliaj, oni povas ŝpari multe da tempo. Eĉ tiam oni ankaŭ sentas mankon de tempo. Multaj per hastaj paŝoj iras sian vivovojon. Premado akumuliĝas tagon post tago. Rapideco faras homon kvazaŭ rapide turniĝanta turbo. La rapida ritmo en la ĉiutaga vivo donas al la homaj koro kaj cerbo defion tiel grandan kiel nur en la militaj tagoj.

"Multaj tamen ne klare konas la esencon de la homa sano, Kvankam ilia materia vivo fariĝas pli kaj pli riĉa, tamen ilia animstato ne estas bona," doktoro Hong Zhaoguang tiel opinias. Li diris, ke oni devas havi bonan animstaton ĉiam kaj ĉie. Se oni vivas kun konvena koncepto kaj ĝusta metodo, oni povas havi bonan fizikan stato kaj longdaŭre teni la sanon.