|
|
(GMT+08:00)
2004-05-05 18:40:57
|
|
Provinco Sichuan okupas la unuan lokon laŭ nombro de gravitaj pitoreskejoj en la tuta lando
cri
Antaŭ nelonge, en la provinco Sichuan riĉa je turismaj profitfontoj, aperis kvar novaj ŝtatnivelaj pitoreskejoj, per tio la nombro de la ŝtataj gravitaj pitoreskejoj en Sichuan atingis 15, okupante la unuan lokon en la tuta lando. La aparte karakterizaj geografiaj kondiĉoj kreis belajn naturajn pejzaĝojn de la provinco Sichuan. En la jaro 1982, kiam nia lando publikigis la unuan nombron da ŝtataj gravitaj pitoreskejoj, dek unu pitoreskejoj de Sichuan estis enlistigitaj. En februaro ĉijare, aliaj 4 pitoreskejoj de Sichuan estis elektitaj. Iliaj nomoj estas kiel jene: Pitoreskejo de la monto Guangwu kaj rivero Noshui; pitoreskejo de la lago Blanka Drako; pitoreskejo de la monto Tiantai kaj pitoreskejo de la monto Draka Pordo. En la provinco Sichuan troviĝas kvar mondaj naturaj kaj kulturaj heredaĵoj. En la jaro 2003, la totala turisma enspezo de la provinco superis 42 miliardojn da juanoj, je 10,7% pli multe ol tiu en la antaŭlasta jaro, per tio la provinco Sichuan fariĝis unu el la lokoj kun plej rapide disvolviĝanta turisma afero.
|
|
|