• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-10 14:17:09    
Bakin: Porkido kaj Kokidoj (3)

CRI
La malespera peto tre kontentigis la knabon. Li ridis, anstataǔ fari respondon. Poste li saltante elkuris. Lia patrino laboris ekster la urbo kaj revenis nur unu fojon en ĉiu semajno por 2 tagoj. Lia patro, suba oficisto, iris al sia laboro antaǔ la 7-a horo kaj revenis post la 17-a. Tial neniu zorgis la knabon, sole 16-jara surdulino servis al li.
Post la elkuro de la knabo, vidvino Feng denove insultis. "Mallongaviva bestaĉo, malbonan morton al ci!"
La surda knabino hihiis ĉeporde, kvankam ŝi ne aǔdis la vortojn de vidvino Feng.
Post ne longe la vidvino paŝis en sian ĉambron.
La knabo gaje revenis. Li grimpis sur arbon, sidis sur branĉo kaj kontente zumis rezistamilitan kanton. La porkido ludis per sia muzelo sub la arbo kaj la soleca kokido malenergie serĉis nutraĵon en la korto.
Sonora voĉo rompis la kvieton. 'Sinjorino Feng, nia sinjorino invitas vin. Rapide iru al ŝi!" Tio estis voĉo de knabino, staranta ekstere.
"Bone! Mi tuj iros," respondis vidvino Feng en sia ĉambro. Post ne longe ŝi elvenis, orde vestita. Iom rigardinte la kokidon kaj porkidon, ŝi levis la kapon kaj sendis intence faritan rideton al la knabo ankoraǔ sidanta sur la branĉo. "Bonvole iom gardu miajn kokidon kaj porkidon kontraǔ eliro! Antaǔdankon! Kiam mi gajnos monon el ili, mi regalos vin per kuko."
"Mi scias!" Li malĝentile respondis. Rigardante ŝian foriĝantan dorson, li plezure prizumis plu la kanton. Post kiam ŝi tute malaperis, li malestime krietis: "Mi atendu vian kukon? Via porkaĉo ne atendos sian grandiĝon. Ci, senedza inaĉo!"
Li saltis de la branĉo. Lia korpo iom tordiĝis, unu gambo fleksiĝis sur la teron. Feliĉe estis, ke li ne falis dank' al apogo per la manoj. Leviĝinte li vidis, ke la surda servistino ridas. Li levis pecon da koto kaj ĵetis ĝin al ŝi, sed ŝi jam rapide kuris en la ĉambron.
Kvieto revenis en la korton. La porkido kuŝis ĉe la arbo, dum la kokido movis sin malrapide.
Antaǔ ol mia vizaĝo deiĝis de la fenestra vitro, vidvino Feng ŝancelpaŝe revenis. Ŝiaj ledŝuoj forte klakis kaj ŝia karno tremis.
"Tiu fantometo elkuris, la korto puras kaj kvietas." Ŝi murmuris al si. Subite ŝia voĉo tremis pro teruriĝo. "Kio? Mia porkido, tiel malvigla! Ĝi malsanas?" Ŝi haste paŝis en la korton kaj atente observis la porkidon. Ŝi senĉese vokis ĝin. Post 10 minutoj ŝi iris en sian ĉambron. Post ne longe ŝi denove elvenis, grumblis kaj rapide iris el la domo. Ĉe la pordo ŝi deturnis la kapon al la porkido.
Pasis 3 aǔ 4 tagoj.
Je la 14-a mi revenis forte ŝvitanta. La ĉielo estis sennuba kaj la suno rostis la teron.
Apenaǔ mi estis paŝanta tra la doma pordo, sinjorino Fang kolere elvenis. Ŝvito jam forigis almenaǔ duonon de ŝia pudro kaj vidigis preskaǔ ĉiujn faltojn de ŝia vizaĝo. La longa hararo, frizita tamen jam taǔzita, disfalis sur ŝian nukon. Novfasona robo gluiĝis al ŝia grasa korpo. Parfumo ŝvebis al mi tra la nazo. Mi ne povis ne rememori la esprimon "maljuna monstrino". Ŝin sekvis dika mezaĝa viro.
Vidvino Feng, sidante sur la sojlo, kaj ploris kaj insultis, kun malfermiteco de la brusta supro. "... Fikon fekon al ci! Kompensu mian porkon! Kompensu, mian porkon!!... Mi cia patrino estas molestebla? Cian vivon kontraǔ mia porko! Ci havas monon, ci do fieraĉas kaj krudas? Mi loĝas en cia domo, sed mi ne prokrastas la pagon. Bredi porkon, ne estas kontraǔleĝe..." Sekvis ankoraǔ pli maldecaj sakraĵoj.
En la korto estis maljuna sinjorino Yan kaj sinjorino Zhang. Ili ambaǔ komentis la aferon kaj ellasis kelkajn vortojn milde kritikajn al la dommastrino sinjorno Fang. El iliaj vortoj mi eksciis,, ke sinjorino Fang venis kun servisto por trakti la porkidan aferon. Okazis arda kverelo. Fine sinjorino Fang ordonis, ke la viro piede batu la bruton. La servisto donis obeeme plurajn piedbatojn al la porkido. Post sufiĉe longa babilo sinjorino Yan kaj sinjorino Zhang proksimiĝis al vidvino Feng, klinis sin kaj konsolis ŝin.
"Sinjorno Feng, ne koleru plu! Ŝi havas monon kaj potencon super ni. Ĉi tio estas nur bagatelo. Cetere, porkido malrapide kreskas. Via porkido estas malvigla. Ŝajne ĝi malsanas. Prefere forvendu ĝin, por iom da mono. Pli bone..." Estis vortoj de sinjorino Yan.
"Ne, nepre ne! Mi nepre ĝin bredas! Mi ne timas la maljunan diablinon. Plej malbone estus, ke mi transloĝiĝu!" Vidvino Feng plore obstinis.
Baldaǔ vidvino Feng sekigis la larmojn, verŝis malkontenton al ili, aǔskultis ilian konsolon kaj sekvis ilin eksteren.
Kvieto denove regis en la korto. La porkido svenece kuŝis sur la tero. Ĝia korpo ne havis vundon. Subite ĝi levis la okulojn kaj rigardis min. Ĝia rigardo estis plena de doloro kaj senpoveco.
Mi paŝis en la ĉambron. Revenis mia pliaĝa frato kaj lia edzino. Ili parolis kun la gefiloj pri multigo de la lupago. La luiganta sinjorino parolis kun milda tono pri multigo de la lupago je 50 dolaroj, sed ŝi estis tro rigora al vidvino Feng, tial drasta kverelo eksplodis, kaj la du virinoj eĉ interluktis ĝis sinjorino Zhang venis interpacigi ilin, alie terurega sekvaĵo okazus.
Post unu horo mia plej juna nevo venis en mian ĉambron kaj flustre diris; "Oĉjo, iru rigardi! Ŝi banas la porkidon, tre amuze."
Mi leviĝis kaj paŝis kun li al la fenestro. Estis feliĉe, ke la arba trunko ne ĝenis mian rigardadon. Mi vidis, ke vidvino Feng, kaǔrante sur la tero, ĉerpas akvon per broso el vazo kaj brosas la harojn de la pirkido. La porkido senĉese krietis, dum ŝi konstante ĝin konsolis.
Tiuvespere mi, la frato kaj lia edzino kune iris eksteren al tetrinkejo. Tiam ni vidis, ke vidvino Feng kun fleksita korpo atenteme peletis la porkidon por ke ĝi iru en stalon, situantan malantaǔ ŝia hejmo. Ŝia pacienco estis mirinde granda. Ŝi ĉiam milde svingis la manon kaj ameme vokis la porkidon.
En la sekva tago mi ne vidis plu la porkidon.
Tagmeze de la tria tago mi aǔdis parolon de vidvino Feng al sinjorno Yan:
"Hodiaǔ estas eĉ pli malbone. Ĝi ne povas leviĝi nek preni manĝaĵon. Ĝi turnadas la okulblankon. Mi rigardis ĝin, dum ĝi rigardis min per la okuletoj, plenaj de larmoj. Mia koro forte tordiĝis. Bruto, kiel homo, havas senton kaj koron. Ĝi komprenas ĉion, sed ĝi ne povas eldiri ion." Ŝia voĉo estis plena de malĝojo kaj maltrankvilo.
Sinjorino Yan diris: "Ĝi certe havas internajn vundojn pro tiutagaj piedbatoj. Ŝmiru medikamenton al ĝi. Eble efike."
"Se mia porko povus paroli! Mi ne scias, kie ĝi malsanas. Mi ne povas kuraci ĝin. Mi povas nur maltrankvili. Bonvole konsultu iun por mi! Ĉu iu povas..."
Mian aǔskulton interrompis la genevoj, kiuj abele enflugis por voki min al tagmanĝo. Vidvino Feng diris ankoraǔ tre multe, sed pro ilia ĝeno mi ne povis aǔdi plu. Mi do sentis bedaǔron.
La porkido mortis, kiam la suno ankoraǔ ne subiris. Mi vidis, ke vidvino Feng, sidante sur la sojlo de sia ĉambro, malĝoje ploras. Ĝuste el ĉi tio mi eksciis, ke ŝia porkido mortis. Ŝi jam nek bruegis nek tumultis. Ŝiaj sonoj ne estis laǔtaj. Ŝia kapo estis ĉiam klinita. En soleco kaj senhelpeco ŝi ploris kaj larmis, kaj de tempo al tempo lamentetis.
Neniu paŝis konsole al ŝi.
Komence la knabo de Wang ridetante rigardis la surdan servistinon. En liaj manoj vidiĝis pampelmuso tiel granda kiel bovlo. Estis certe, ke li ŝiris ĝin de iu branĉo de la arbo, ĉar antaǔ tio mi vidis, ke li grimpas sur la pampelmusujon. Poste li devigis, ke la surda knabino ludu kun li la pampelmuson per reciproka ĵetado. Ili do jam tute forgesis, ke la vidvino, restante sur la sojlo, ankoraǔ malĝoje lamentetas.
Fakte ne nur la knabo kaj la surda servistino, sed ankaǔ aliaj homoj spektis la ploradon kaj murmuradon de la vidvino. Poste ĉiuj jam enuis kaj disiris al siaj lokoj.
La nokto kovris la figuron de vidvino Feng kaj glutis ŝiajn sonojn.
La nokton forpelis la sunaj radioj.
En la postaj tagoj mi ofte vidis, ke vidvino Feng zorgeme nutras la solan kokidon per rizaj grajnoj, krudaj aǔ kuiritaj. De tempo al tempo ŝi nutris ankaǔ paserojn kiuj flugis de sur la tegmenta rando por serĉi nutraĵon.
La kokido pli kaj pli grandiĝis. Ĝi senĝene saltadis tien kaj aliloken en la korto. Tamen ĝi ĉiam havis spiriton de soleco.
* * *
En la fino de tiu monato, vidvino Feng transloĝiĝis. Mi ne vidis ŝian transloĝiĝon, tial mi ne sciis, kien ŝi transloĝiĝis. Oni diris, ke ŝi dungis nur unu ĉariston, ĉar ŝi ne havis multe da objektoj.
Ŝi kaj la ĉaristo venis tri fojojn, tial oni divenis, ke ŝia nova hejmo estas ne malproksime, sed apude. Neniu helpis ŝin. Ĉi tio estis atendata, ĉar ŝi ne havis iun intiman.
Mia plej juna nevo rakontis al mi la transloĝiĝon de vidvino Feng. Li trovis tion plej amuza, ke ŝi atentege leviĝis en rikiŝon portante la kokidon en la sino tiel, kvazaǔ ĝi estus ŝia infaneto.
Matene de la dua tago la dommastrino venis rigardi la vakan ĉambron, sekvate de servisto. Ŝi ordonis purigi ĝin.
Posttagmeze novaj luantoj venis. Tio estis paro da junaj geedzoj. La viro estis lokano, dum la virino parolis en la ŝanhaja dialekto, ŝi do certe estis ŝanhajanino. Ŝi estis tre bela, kaj ŝiaj vestoj tre luksaj. Ŝajne ili geedziĝis antaǔ nelonge. Ili montradis reciproke sian amon.
Ĉiuvespere, kiam la edzo revenis el oficejo, la korto pleniĝis de sonoraj ridoj kaj kantsonoj.
Laǔdire la nova paro estis parenca al la dommastrino. Eble ĝuste pro tio la mastrino ofte venis.