• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-11 14:45:38    
Ĉu Esperanto-asocioj plu havas sencon?

cri
Asocio donas al agado ordon kaj efikecon
Asocio estas ordigita kunestado. Ĝi sistemigas la agadon de homoj, donas efikecon. Pli facilas disdivido de taskoj per ia organizo, ĉu en formo de asocio, ĉu en formo de retlisto, ĉu en alia formo. Ĝenerale utilas strukturo, ia disdivido de taskoj, havigo de roloj, funkcioj, respondecoj. Ekzemple, se mi ne estus prezidanto de Esperanto-Asocio de Finnlando mi verŝajne ne verkus ĉi tian kolumnon. Eble mi anstataŭe skribus rezolucion por UEA aŭ, kredeble, preferus rigardi televidan dramon. Nu, eblus pli bonaj ekzemploj. Speciale mi ĝojas ke ni nun havas ĉefredaktoron.
Legitimeco estas grava rezulto de la organiziteco. Bone funkcianta asocio donas kredindecon. Eblas agi nome de pli granda grupo, kiel reprezentanto de asocio. Por neesperantistoj povas esti pli facile kompreni ke ekzistas iu esperantoasocio – ja asocio estas io konata – ol ke ekzistas esperanta idealo aŭ, kvankam pli konkreta, lingvokomunumo. Aliflanke individuoj povas agi ankaŭ propranome tute efike. Ofte ankaŭ en tiaj kazoj la individuo havas ian rektan aŭ nerektan subtenon de asocio, ekz. utiligas informojn kaj kontaktojn provizitajn en la asocia kadro.
Asocio donas ĝuon, servojn kaj ankaŭ monon Esperanto-asocioj estas asocioj, kiuj okupiĝas pri Esperanto. Sed ĉu tio plu havas sencon en la nuna mondo? Ĉu sufiĉas individuaj kontaktoj kaj agadoj sen membrokotizoj, jarkunvenoj, agadplanoj kaj agadraportoj? Ja ekzistas la eblecoj informiĝi interrete, kontaktiĝi per retpoŝto, en babilejoj kaj eĉ eblas interreta aŭskultado de radio. …
Ĉu necesas aŭ almenaŭ utilas la asocioj?
Nu, mia respondo ne estos surprizo por vi kaj mi do malkaŝu mian opinion tuj. Asocioj ja havas sencon, sed asocioj same kiel la individuoj devas orientiĝi en nova realaĵo.
Dum la komunikadprojekta trejnseminario ni cerbumis pri la senco de asocioj. Ni konstatis ke asocioj estas bezonataj pro diversaj kaŭzoj, pri kiuj mi nun esprimu kelkajn pensojn.
Asocio kunigas homojn
Asocioj ĉiam kunligas homojn sendepende ĉu temas pri esperantoasocioj aŭ aliaj. Por niaj asocioj aparte grava estas la uzo de la lingvo. Pere de la asocioj kontaktiĝas uzantoj de Esperanto inter si. Ja, ne estas tre interese paroli kun si mem. Tamen nuntempe eblas facile trovi aliajn esperantistojn por interkomunikiĝi sen aliĝo al asocioj.
Asocio disdonas informojn kaj disvastigas ideojn
Preskaŭ ĉiuj asocioj havas eksteran celon, ian mision. Povas temi pri interŝanĝo de informoj pri iu fako aŭ realigo de komunaj spertoj, pri ĉefe interna fortiĝo, sed ofte temas ankaŭ pri defendo de ekonomiaj aŭ aliaj interesoj de iu grupo aŭ kreskigo de prestiĝo de iu afero. Ĉiuj aspektoj validas por esperantoasocioj, sed komprenebe eblas informi kaj disvastigi ideojn ankaŭ sen asocioj.
Por ke asocio havu sencon ĝi devas havi sencon por siaj membroj, ĉar ja ĝuste la membroj konsistigas ĝin. Gravas la sento de motivo interesiĝi pri la agadoj de la asocio, la sento de ĝuo aŭ alia motiviga faktoro. Sencoplenaj aktivaĵoj kaj ĝenerala sento de fido al la asocio instigas al kunagado.
Gravaj povas esti ankaŭ konkretaj servoj, kiuj ne postulas grandan aktivecon de la membro. Por EAF-membroj la gazeto estas la plej konkreta tia servo, sed ni ne forgesu la renkontiĝojn, la lernoeblecojn, la bibliotekon, la libromendajn servojn kaj multon plian.
La nuna defio por la aktivuloj estas aranĝi bone la plenumon de la bazaj asociaj funkcioj kaj samtempe evoluigi novajn inspirajn agadojn en la ĝustaj kuntekstoj.
Tiuj bazaj asociaj funkcioj plejparte estas nevideblaj, kiam ili estas bone prizorgataj, videblaj nur kaze de fuŝoj. Ekzemple glate funkcianta membroregistro estas esenca por funkciigo de multo alia en la asocio, sed oni malofte rimarkas ĝin krom se subite ĝi ne estas ĝisdatigita.
Novan inspiran agadon, ni povas kunkrei, iom post iom, ankaŭ en tradiciaj kadroj. Ni devas trovi rimedojn subteni, home kaj laŭeble ankaŭ finance, homojn kun interesaj ideoj, tiel ke estu pli facile realigi pozitivajn viziojn.
El Esperanta Finnlando
Anna Ritamaki, prezidanto de la Esperanto-Asocio de Finnlando