• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-11 14:54:52    
Farunaj modlaĵoj

cri

La farunaj modlaĵoj estas faritaj por kulto al la prapatroj, ĉielo kaj tero, por geedziĝo, funebro, festoj, datreveno de la naskiĝtago k.a. Ili estas ofte vidataj en kamparoj de norda Ĉinio, kie tritiko estas vaste kulturata.

La farunaj modlaĵoj estas faritaj laŭ bezono de malsamaj moroj. Estas farunaj insektoj, bestoj, melonoj, fiŝoj, floroj, birdoj kaj homoj. Kvankam diferencaj en malsamaj lokoj, ili havas komunan trajton: La farunaj modlaĵoj en Shanxi-, Shanxi- kaj Gansu-provincoj havas tigran formon kun signifo eviti perverson kaj katastrofon kaj garantii pacon kaj sekurecon. Laŭ la historia deveno ili rilatas al la totema kulto kaj klana kredo.

Same kiel aliaj vilaĝaj artaĵoj, la farunaj modlaĵoj ĉiam temas pri la sama afero, t.e. vivo kaj nasko. La tipa ekzemplo estas soleno de infana unu-monatiĝo aŭ unu-jariĝo. El la amaso da donacoj tiuj de la onklo kaj avino de la patrina flanko estas plej atentataj, ĉar ili reprezentas la matriarkan familion. Ĝenerale ili estas grandaj belaj farunaj modlaĵoj kun tigra kapo, draka korpo kaj fiŝa vosto. La okuloj havas formon de la suno, la oreloj kaj nazo -- tiun de birdo aŭ fiŝo, dum la vosto estas fiŝforma. Sur la korpo vidiĝas multe da fiŝoj, birdoj kaj floroj. Inter la grandnombraj modlaĵoj certe estas floro reprezentanta prapatron de la geviroj, kiu okulfrapas inter la amaso da farunaj modlaĵoj.

Kreo de farunaj modlaĵoj estas plenumata ĝenerale en 2 aŭ 3 tagoj antaŭ la popolaj festoj, tial oni devas prepari ĉiujn necesajn materialojn kaj inviti knabinojn lertajn en la farado. Por fari la modlaĵojn oni kolektiĝas sur terlito, ĉirkaŭ tablo. Iuj knedas farunan paston kaj aliaj faras modladon. La ĉiutage uzataj tranĉiloj, tondiloj kaj kombiloj tiam fariĝas nemankigeblaj por ili. En la malgranda laborejo estas uzataj ankaŭ jujubo, ruĝaj kaj verdaj faboj, zantoksilo (Zanthoxylum bungeanum) k.a. Ĝoje babilante pri tio kaj alio, la junaj virinoj senĉese faras la laboron. Jen naskiĝas la animitaj objektoj en iliaj manoj unu post alia, kiuj montras la belan deziron de ĉinaj virinoj kaj manifestas la antikvajn morojn kaj tradiciojn de Ĉinio. Tio montras ankaŭ ilian spiritan mondon. Malgraŭ tio, ke post festo la modlaĵoj pene faritaj de ili estas formanĝitaj de la infanoj, en la sekvantaj fojoj ili daŭrigas sian laboron. Kaj en la arta kreado ilia saĝo plene montriĝas kaj iliaj artaj kapabloj akumuliĝas kaj sublimiĝas.

"Dikaj infanoj", majstroverko de la farunaj modlaĵoj en norda Shanxi-provinco, prezentas grimpadon kaj kuradon de infanoj. La "infanoj" estas faritaj ĝenerale antaŭ la 15-a de la sepa monato laŭ la ĉina luna kalendaro por kulti la prapatrojn kaj peti familian sekurecon. La kunligitaj infanoj estas faritaj aparte interese. Ili havas kelke da kapoj. Tamen rigardate de dekstre kaj maldekstre, ili montras kelkajn, malsamajn infanojn. Tio aludas, ke oni deziras naski multe da infanoj.

La farunaj modlaĵoj karakteriziĝas per belaj formoj kaj koloroj. Tre famaj estas la tieaj feniks- kaj tigroformaj kukoj kun jujuboj kaj juglandkernoj ene. Ili estas bona donaco en folkloraj aktivadoj pro sia aludo de feliĉo.

La farunaj modlaĵoj de Langzhuang, Shandong-provinco, plejparte estas plataj. Ili povas esti pendigitaj kaj metitaj sur tablo. Oni ofte uzas ilin por ornamado en folkloraj aktivadoj. Ankaŭ infanoj ŝatas ilin. Tiuj modlaĵoj ĝenerale estas ruĝaj, flavaj, verdaj kaj bluaj kun multe da ŝanĝiĝemaj strioj.

Tigro estas grava inter la farunaj modlaĵoj en Huaxian-gubernio, Ŝaanxi-provinco. Vidiĝas tigroj grandaj kaj malgrandaj kun diversaj mienoj. Por fari grandan tigron oni bezonas minimume 10-15 kg. da faruno. Ĝi estas la plej valora donaco, ĉar oni rigardas ĝin kiel feliĉigan talismanon.