• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-11 14:57:11    
Impresoj

cri
Por la ĉijara kunveno de zamenhofologoj en Ĉaŭdefono la urbeto prezentis sin en sia belega vintra vesto: tuta svisa Ĵuraso kuŝis sub neĝo, la vetero estis milda kaj trankvila. Temo de la zamenhofologiaj tagoj estis la personeco de Lidja Zamenhof, la plej juna filino de Doktoro Esperanto. Unu el la prelegantoj ĝuste nomis ŝin la vestalo de la movado.
Unue prelegis Francois Degoul, pri homaranismo kaj bahaismo. Sed la temo, nome homaranismo, lasis sin prezenti pli bone el la verkoj de Ludoviko Lazaro Zamenhof mem, ol el leteroj aŭ tradukoj de Lidja, ĉar ŝi apenaŭ postlasis originalan verkaron.
Zofia Banet-Fornalowa bedaŭrinde ne povis ĉeesti, sed ŝian skriban referaĵon pri la rolo de la gefratoj de Ludoviko Lazaro prezentis d-ro Giorgio Silfer. Post la prelego ekis diskuto, kiu montris la neceson prezenti pli detale al la partoprenantoj la historion de la familio Zamenhof, la posteuloj kaj parencoj vivantaj en Eŭropo kaj Usono.
La prelego de Giorgio Silfer temis pri la giografio de Lidja kaj ŝia rolo en la Esperanto-movado, en kiu Lidja prenis tute apartan pozicion. Ŝi estis etne juda, kulture pola kaj religie bahaa – kombino unika en la novado, sed samtempe ege signifoplena. La konscia aparteno al la juda etno ebligis al ŝi plej vastan malfermecon al ĉiu kulturo, nacio, persona pensmaniero. El la pola kulturo ŝi pli bone ol aliaj esperantistoj (Grabowski, Bein) sukcesis prezenti al la esperantistaro la tradukon de elstara verko de la pola literaturo, Quo vadis de Sienkiewicz, pro kiu la aŭtoro ricevis Nobel-premon (1903). La bahaa ideo de plena kunfratiĝo de la homaro ebligis al Lidja vidi en la Esperanto-movado ne nur simple internacian lingvon taŭgan por faciligi interkompreniĝon, sed ankaŭ unu el la plej efikaj rimedoj por solvi malegalecon, maljustecon kaj malamon en la tuta mondo. En la diskuto, kiu sekvis tiun ĉi prelegon, oni rimarkis kun bedaŭro la neĉeeston de Wendy Heller, verkistino (en la angla) de la plej ampleksa biografio de Lidja.
Tre freŝan kontribuon liveris Claudia Wilzeiss. Ŝi entreprenis en 2002 vojaĝon al lokoj aparte ligitaj al Lidja. Ŝi faris tiun vojaĝon por klare montri sian ligitecon al la idealoj de Lidja kaj al la persono mem, kiun ŝi nepre volis honorigi. La granda valoro de ŝia referaĵo estas la entuziasma maniero, per kiu la aŭtorino montras la fascinan rolon de Lidja ankaŭ en nia postmoderna tempo.
La Zamenhofologiaj Tagoj kunvenigis egalnombre virojn kaj virinojn. Ni ĉiuj ĝuis internacian etoson – inter ni estis francoj, aŭstrino, italo, svisoj, polo kaj hungarino. Ankaŭ tio estas simbola pruvo de la efiko de la zamenhofa ĉefa ideo: per la lingvo ebligi al la homoj efikan komunikadon surbaze de reciproka akcepto de personoj, egaleco de rajtoj kaj plena libereco.
Miron Slabczyk el Heroldo de Esperanto