• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-11 15:16:07    
Pompa Monto kaj Torenta Fluo

cri
En la periodo de Printempo kaj Aŭtuno (ĉirkaŭ 770—476 jaroj antaŭ nia erao) en la regno Jin estis fama muzikisto Yu Boya, kiu servis kiel sendito en la regno Chu. Iunokte sub la klara lunbrilo, Yu Boya ludis liuton (sepkordan liron). Iu hakisto kun la nomo Zhong Ziqi silente aprecis la ludadon apude, ŝajnante, ke li komprenis la muzikaĵon. Vindinte tion, Yu Boya parolis pri teorio de muziko kun Zhong Ziqi, kaj Zhong respondis seninterompe. Surprizite, Yu Boya ludis alian melodion kiu priskribis altan monton. Aŭskultinte, Zhong diris, "Tio rakontas la grandiozecon de alta monto." Yu Boya refoje ludis la sepkordan liron, kaj la melodio esprimis rapidan fluon de rivero. Zhong Ziqi eksplikis, "Rapide torentas la fluo de rivero." Kun granda plezuro, Yu Boya diris, "Vi estas tiu, kiu vere konas min kaj mian muzikaĵon." La du tuj amikiĝis kaj fariĝis ĵurintaj fratoj. Ili promesis renkonti unu la alian venontjare.
En la sama tago sekvantjare, Yu Boya venis al la sama loko por renkonti sian amikan komprenanton, tamen li trovis, ke Zhong Ziqi jam mortis de malsano. Regante la triston, Yu Boya ludis sian lastan melodion ĉe la tombo de Zhong Ziqi. Finite la ludado, li falige disrompis sian liron kaj per tio esprimis, ke li ne plu ludos la instrumenton, ĉar li perdis fraton, kiu vere komprenis lian muzikon.
----Parolado de Lu Buwei