• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-11 15:16:07    
Pacienco kaj Malhasto

cri
Zhuangzio estis filozofo de la periodo de la Militantaj Regnoj, vivis inter jaroj 369 kaj 286 antaŭ nia erao. Foje li kune kun sia bona amiko Huizi venis al la rivero Haoshui kaj spektis naĝantajn fiŝojn. Rigardante la fiŝojn, Zhuangzio diris: "Kiel feliĉas la fiŝoj naĝantaj pacience kaj malhaste!" Huizi mire demandis: "Kiel vi scias, ke la fiŝoj feliĉas, se vi ne estas fiŝo?" Zhuangzio refutis; "Kial vi scias, ke mi ne scias la feliĉon de la fiŝoj, se vi ne estas mi?" Huizi tuj respondis, "mi certe ne estas vi, do mi ne scias tion, kion vi pripensas, tamen sendube vi ne estas fiŝo kaj ne povas scii la feliĉon de la fiŝoj." Fine Zhuangzio eksplikis: " Vi demandis min, kiamaniere mi scias la feliĉon de la fiŝoj, tio montras, ke vi jam sciis mian senton pri la feliĉon de la fiŝoj. Mi sentas la fiŝojn feliĉaj, ĉar mi staras ĉi tie kaj vidas la fiŝojn ĝoje naĝantaj en la rivero, pacience kaj malhaste. Mi perceptas, ke la fiŝoj estas feliĉaj."
Karaj amikoj, ĉu vi kaptis la sencon de la filozofiaĵo? , iom enhavanta simplan dialektikan faktoron.
----Nanhua Jing