• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-11 16:52:01    
Skizo pri Pekino

cri
Pekino, la ĉefurbo de la Ĉina Popola Respubliko, situas ĉe la norda fino de la nord-ĉinia Ebenaĵo kaj estas ĉirkaŭita de montoj en la tri flankoj norda, orienta kaj okcidenta. Sude de ĝi sterniĝas vasta ebenaĵo kaj sudoriente, je 160 kilometroj for de ĝi, etendiĝas la vasta Bohai-maro. Ĝi havas areon de pli ol 16 800 kvadrataj kilometroj, el kiu 62% kovriĝas de montregiono, kaj pli ol naŭ milionojn da loĝantoj.

Pekino havas kontinentan klimaton de la norda mezvarma zono. Ĝiaj kvar sezonoj klare ditingiĝas. La printempo estas mallonga kaj ventoriĉa, la somero pluvabunda, la aŭtuno kun serenaj kaj varmetaj tagoj estas la plej agrabla sezono, kaj en la vintro iom longa malofte videblas neĝo.

Promenante en Pekino, oni sentas sin kvazaŭ en longa historia koridoro.

La malkovro de la restadejo en Zhoukoudian sudokcidente de Pekino pruvis, ke antaŭ 500 000 jaroj tie jam vivis pekin-homoj irantaj per la piedoj kaj ili povis fari instrumentojn el ŝtono kaj uzi fajron. Kaj tie loĝis ankaŭ la montsupraj kavernuloj antaŭ ĉ 18 000 jaroj. Antaŭ 3 000 jaroj, apud la pramejo de Jongding-rivero jam aperis loĝpunktoj kaj citadeloj, inter kiuj troviĝis Gjicheng—la ĉefurbo de Yan-regno en Zhou-dinastio, kiu estis la plej frua nomo de Pekino. Oni ankaŭ nomas Pekinon "Yanjing" ĝuste pro tio.

En la konmenco de la deka jarcento la ĉjidan-oj en la ĉina Nordoriento aneksis grandan teron inkluzive Pekino kaj fondis Liao-dinastion. Ili prenis Pekinon kiel sian vicĉefurbon. En 1125 p.K la nujĝen-oj renversis Liao-dinastion kaj fondis Ĝin-dinastion. En 1135 la dinastio prenis Pekinon kiel sian ĉefurbon kaj nomis ĝin Ĝongdu. La tiama Ĝongdu situis ĉe la nuna Gŭang`anmen, sudokcidenta parto de Pekino. En 1215 la ĉinaj mongoloj renveresis la dinastiojn ĝin kaj Suda Song kaj starigis Yuan-dinastion. En 1271 ili komecis konsturi ĉefurbon surbaze de la provizora palaco (la nuna Beihai-parko) en Ĝongdu de Ĝin-dinastio ĉe la sudokcidenta parto de la nuna Pekino laŭ nova kompleta projekto kaj nomis ĝin Dadu. La urbo Dadu kun ordaj stratoj kaj grandiozaj palacoj havis 500 000 loĝantojn. Post pli ol 90 jaroj Ming-dinastio renversis Yuan. Komence ĝi prenis Nankinon kiel sian ĉefurbon. En la komenco de la 15-a jarcento la imperiestro ĉengzu de Ming-dinastio decidis transloki la ĉefurbon de Nankino al Pekino kaj konstruigis palacon laŭ nova projekto, t.e. la Imperiestran Palacon. En la mezo de la 17-a jarcento, kiam Qing-dinastio okupis Pekinon, ankaŭ ĝi prenis la urbon kiel sian ĉefurbon. Dank` al konstruado kaj plivastigo de la du dinastioj al la palacoj kaj ĝardenoj, Pekino fariĝis tre famam en la mondo.

Pekino liberiĝis la 31-an de januaro 1949 kaj fariĝis ĉefurbo de la Ĉina Popola Respubliko la 1-an de oktobro samjare.