La Ĉiela Altaro situas sude de Tian'anmen-placo. Ĝi estis konstruita en 1420. Tie imperiestroj de Ming- kaj Qing-dinastioj (1368-1911) kultis la ĉielon kaj preĝis por riĉa rikolto. La altaro areas 270 hektarojn. La konstruaĵoj havas bluan koloron kiel la ĉefan por simboli la ĉielon. La ĉefaj konstruaĵoj estas la Preĝa Halo, Huangqiongyu-halo, la Ronda Altaro kaj la Fasta Palaco.
|