• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-12 14:47:19    
Unu tago en Sunlumo kaj Dek tagoj en Frosto

cri
En la regno Qi , oni malkontentis pri la regado de la reĝo, eĉ babile dubis, ĉu la reĝo havas sufiĉe da saĝo. Foje Menzio vojaĝis al la regno Qi. Aŭdinte la babilaĉon, li diris: "Tio ne estas problemo pri saĝo aŭ malsaĝo. Ni faru komparon per kreskigo de planto; Nu, metu la plantidon en sunlumon por unutago kaj poste transloku ĝin en froston por dek tagoj, eĉ la plej facile kreskema plantido ne povas bone kreski. Inter personoj ĉirkaŭ via Reĝo estas tre malmultaj, kiuj donas al la reĝo la sunlumon kiel mi faris. Kiam mi foriris alvenis tiuj, kiuj donis al la reĝo malvarmon. Kvankam iam venis la ideo al la reĝo por fari ion, tamen li ne povas sukcesi sen ĉirkaŭa subteno."
La komparo de Menzio fariĝis idiomaĵo, sed jam kun alia signifo, ĉi tia, ke mankas al iu persisteco en studado kaj laborado.
Jen atente, je indiferente,
Jen fervore, jen fridkore.