• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-12 14:47:19    
Karpa Impeto

cri
En la meza baseno de la Flava Rivero estas gorĝo, ĉe kies bordoj vidalvide staras klifoj formantaj kvazaŭ gigantan pordon. Oni nomas la gorĝon Draka Pordo. Laŭ legendo, la pordo estis cizita de granda Yu dum lia batalo kontraŭ inundo.
Ĉe la Draka-Pordo la rivero torentas formante kaskadon. Tial estas tre malfacile por fiŝoj sub la draka pordon naĝi supren. Sed foje en la antikveco, iu karpo montris kuraĝon kaj forton. Ĝi impetis trans la pordon kaj fariĝis drako.
Post kiam cirkulis la legendo, Drak-pordo fariĝis simbolo pri subita leviĝo en la socio. Poste ĝi simbolis ankaŭ domon nobelan aŭ famulan. Sinjoro Han Changzong estis persono kun granda famo en la dinastio Tang, kaj tiam Li Bai ankoraŭ ne famiĝis. Li Bai esperis viziti lin, por ke sinjoro Han rekomendu lin al pli alta ofico. Li Bai diris en sia letero: "Kiam mi impetos tra la draka-pordo, mia statuso dekoble leviĝos".
La idiomaĵo diras, ke ies socia satuso rapide leviĝas per potenca forto.