• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-12 15:51:00    
Zhang Tianyi

cri
Centoj da verkistoj troviĝis en la historio de la moderna literaturo de Ĉinio, tamen nur malmultaj el ili vere posedis elstaran individuecon, apartan stilon kaj riĉajn travivaĵojn. Zhang Tianyi estis unu el la malmultaj.
Zhang Tianyi (1906-1985), origine nomita Zhang Yuanding, naskiĝis en la meza provinco Hunan. Infanece li migris kun la patro kaj jam spertis multe da travivaĵoj. En 1924, diplomite el malgranda lernejo, li vizitis Pekinan Universitaton, sed post 1 jaro li forlasis la faman superan lernejon kaj sin ŝovis en la socion. Li fariĝis jen funkciulo, jen instruisto, jen reportero. La profesia varieco favoris, ke li havu vastan kontaktadon en la socia vivo, atente observu diversatavolajn personojn kaj profunde informiĝu pri ĉio okazinta al ĉiaj homoj. Ĉio lin dotis per solida bazo por verkado. Komence li verkis detektivan romanon por malnova periodaĵo. En 1929 la monata gazeto Torento, kies ĉefredaktoro estis Lusin, publikigis lian 1-an novan romanon Sonĝo en Tri kaj Duona Tagoj. De tiam liaj verkoj pli kaj pli multiĝis kaj krea nivelo pli kaj pli altiĝis. En la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento aperis sume 9 novelaj kolektoj kaj 4 romanoj.
El liaj noveloj la plej fama estas Sinjoro Hua Wei, kiu legeblas en la Esperanta eldono Ĉina Antologio, 1919-1949, sub la titolo "Sinjoro Hŭa Ŭej". Ĝi aperis en la 1-a numero de Literatur-arta Pozicio, aprile de 1938. La aŭtoro modlis figuron de kuomintanga burokrato en kultura tendaro de la Kontraŭjapana Rezistomilito. Sinjoro Hua Wei estis tipa figuro, ambicianta ĉion regi tamen ne volanta fari ion praktikan.
Zhang Tianyi estis tre lerta en ironio, tamen lia ironio entenis fortan subjetivecon. Li ege malamis hipokritecon de regantoj, sed li, anstataŭ fari kritikon aŭ komenton, agis tiel, ke ili mem demetu maskon aŭ kamuflaĵon kaj nudigu sian bestiecon. Novelo titolita La Dorso kaj Mamoj estas ĝuste tia. En tiu ĉi novelo la aŭtoro priskribis, kiel klana estro, la tiel nomata ĝentlemano, preskaŭ tute nudigis antaŭ publiko iun virinon kaj faris molestadon, sin ŝildante per tio, ke li volas kaj devas gardi la klanan disciplinon kaj protekti la etikon. Poste prezentiĝis grapolo da artifikaĵoj. Ĉiuj detaloj manifestis amon kaj malamon de la aŭtoro. La punejo estis fakte loko plene vidiganta la naŭzan animon kaj perversan deziron de la klana estro, estis ankaŭ, en forta kontrasto, kultejo plena de diigitaj prapatraj figuroj kaj saturita per etoso de majesteco, soleno, etiko, virto, fidelo, bonkoreco kaj pardonemo. Tamen ĝuste en tia "sanktejo" okazis malhumana torturado, rafine projektita kaj zorge reĝisorita de la klana estro, al juna malforta virino! Kia farso distreta al la homaj rajtoj kaj digno kaj plenigita per fiaĵoj! Regis diskordo inter la medio kaj ludita programero, diverĝo inter statuso kaj ago kaj malharmonio inter eksteraĵo kaj psiko. La ekstrema kontrasto reliefigis la subjektivan nuancon. La fino estis tre drama: La molestita virino elpensis taktikon, dank' al kiu la klana estro ricevis batadon tiel fortan, ke liaj okuloj ŝvelis, nazo bluis kaj buŝo oblikviĝis. Tamen li komike klarigis antaŭ la publiko, ke fortega indigno kontraŭ la malvirta furio kaŭzis la misformiĝon de lia vizaĝo.
Zhang Tianyi lertis ankaŭ en rafinado de travivaĵoj, resumado de detaloj kaj modlado de tipaj figuroj, tiel ke liaj verkoj portas ĝeneralecon. Aspiro aŭ ambicio mem ne malbonas. De la antikveco ĉiu homo penas por riĉiĝi, famiĝi, ŝanĝi sian pozicion kaj leviĝi pli kaj pli alten en la socio. Ankaŭ Zamenhof diris: "Bona kaporalo revas esti generalo" (Proverbaro Esperanta, p. 185). Ĉi tiu proverbo signifas, ke oni rajtas esti ambicia. Sen tia revo kaporalo ne estas bona. Tamen ne ĉiu kaporalo povas fariĝi generalo. Tial oni devas ĝuste sin taksi kaj praktike hardi, ekzerci, lertigi kaj… unuvorte, krei necesajn kondiĉojn por esti generalo. Alie jam estus ridinde, tiom pli ĉe kiu ne estas eĉ soldato, ĉar la generaliga revado validas nur en armeo. Sed en la reala vivo ekzistas tiauloj kimerantaj ekster la objektiva eblo. Jen tiaj la patro kaj filo de la familio Bao! La patro, nur sklavo sufiĉe lojala, tamen ne klera; la filo, maldiligenta kaj neniom honesta, ambaŭ revas esti grandaj sinjoro kaj sinjorido. Ili pensaĉas pri apero de miraklo kaj cerbumas kiel atingi la celon per maljustaj artifikoj. Ili baraktas, tute vane. Kio sekvas fine? Ke ili iĝas ankoraŭ pli mizeraj. Zhang Tianyi priskribis tian duon en la novelo titolita La Patro kaj Filo de la Familio Bao.
La ironio de Zhang Tianyi manifestiĝas ankaŭ en malkovro kaj fortigo de kontraŭdiro. Oni diras ne tion, pri kio oni pensas; oni esprimas tion, sed agas alie. "Lango miela, sed koro kruela", "Parolo anĝela, sed penso pri ŝtelo", "Vizaĝo sen kulpo, sed koro de vulpo"… trafas la Zamenhofaj proverboj. Zhang Tianyi estis tre lerta en priskribado de duvizaĝaj homoj kaj kontraŭdireco inter vero kaj malvero. Ni citu ekzemplon el novelo titolita Post Forkuro:
Ŝi estis novtipa dank' al edukado fare de la sepa onklo. Ŝi ege indignis kontraŭ tio, ke ŝia edzo sin riĉigis per trompado kaj kruela ekspluatado al laboristoj. Ŝi tre volis frakasi ĉion ĉirkaŭe per bomboj, jam klare konsciinte, ke ŝia edzo estas nur besto homvora, protoegoisto malica kaj dekadenca kaj krimulo de la lando kaj socio. Ŝi plurfoje diris, ke ŝi havas propran personecon kaj memstaran ideologion kaj ne povas plu vivi kun la malhumana ulaĉo. Reveninte al la gepatra hejmo, ŝi solene ĵuris, ke ŝi faros nepre divorcon. Kiom firma ŝia volo! Kiom rezoluta ŝia decido! Baldaŭ ŝi "resobriĝis" vidinte, ke ĉio en la gepatra hejmo estas ege naŭza, ĉu malhela kaj humida ĉambro, ĉu kaduka, kruda kaj simpla meblaro, ĉu malpura kaj kaosa medio, ĉu brua kaj sufoka etoso, ĉar ŝi jam kutimas vivi lukse kaj laŭplaĉe en la edza hejmo. Ŝi sentis inferecon en la patrina hejmo, jam tute fremda al ŝi. Ŝi ne povis elteni plu eĉ guton da akvo el puto laŭ ŝi fetoreca. Ŝi ŝanceliĝis. Ŝi, novtipa kaj edukita, aŭ pli precize dirite, modlita de la sepa onklo, venis al li kaj li klarigis, ke penso estas penso kaj vivo restas vivo. La dualismo inter la ideologio kaj realo kondukis ŝin en tute "novan" mondon: Unuflanke, oni devas mense sekvi la epokon kaj havi avangardan penson; aliflanke, oni povas sate ĝui la vivon. Nu, senĝene kaj laŭplaĉe sakru kontraŭ la subpremado kaj ekspluatado, sed diboĉu per mono rabita! Solene penetru en la medolon por teni ekvilibra la koron! Ŝi fariĝis ĝuste tia. Bonvolu legi poste tradukon de la novelo!
Zhang Tianyi lertis ankaŭ en psika priskribado. Lia ironio fandiĝis en psikan aktivadon de heroo aŭ heroino. Tiu, klana estro en la novelo La Dorso kaj Mamoj, vigle movadis sian koron kaj por atingi sian fiintencon kaj por kovri sian agaĉon per belaj vortoj.
La ironia arto de Zhang Tianyi celas negi ĉion malveran, hipokritan, aĉan kaj naŭzan kaj protekti ĉion veran, bonan kaj belan.
Zhang Tianyi verkis ne nur grandan kvanton da realismaj noveloj kaj romanoj, sed ankaŭ, varmakore, infanajn legaĵojn, tre ŝatatajn de geknaboj el pluraj generacioj. El liaj verkoj de la infana literaturo la plej famaj estas Granda Lin kaj Malgranda Lin, Kalva Reĝo kaj longa fabelo Or-anasa Imperio. Lingvaĵe ili estas tre konvenaj por elementaj lernantoj, ankaŭ por mezgradaj. Liaj ĉi-flankaj verkoj sin karakterizas ankaŭ per abundeco de fantaziaĵoj. Liaj verkoj portas profundan edukecon, ne dogmisme surpaperigitan, sed vivece lirlantan en sorĉaj rakontoj. Pro ĉi tio li estas fama kiel infanliteratura verkisto.
En la 40-aj jaroj de la pasinta jarcento, li estis kaj malriĉa kaj malsana. La organisma suferado kaj ekonomia mizero forte ĝenis lian verkadon. Poste li sin turnis al la verkado de infanaj legaĵoj.
Post la liberiĝo, de 1949 ĝis 1985, li daŭrigis sian verkadon por geknaboj. Li gajnis la unuaklasan premion de la infana literaturo per La Historio de Luo Wenying.
Pacon al lia cindro!