|
|
(GMT+08:00)
2004-05-12 15:52:10
|
|
Zhang Tianyi: La Dorso kaj Mamoj
cri
La urbeto bruadis pri la sama novaĵo: La edzino de Ren San estas en la vilaĝo Shuangxi. "Ĉe sia adultanto?" "O, eĉ pli, jam filinon al li!" Softis la bruoj, kvazaŭ por ne kaŭzi buŝan karmon per laŭta parolo. "Eble bastardas ankaŭ la filo, de ŝi naskita por Ren San." Kelkaj aŭskultantoj ĵetis rigardon al la junulo kiu esprimis tian eblon, kvazaŭ atentigante, ke li ne devas diskonigi tian sekreton. "Hej, ne klaĉu plu! La familio Ren intencas kapti ŝin." "Kiom koleros la Estra Moŝto! Vidu, tia afero okazas en la klano…! Tiel… ve, tia ino… ve!" La junulo elstarigis la suban lipon kaj: "Hm!" "La Estra…" Iu ŝajnigis sin multe informita. "Li… li tre…" Platiĝis pluraj lipoj, kun sobantaj buŝanguloj, kio ĝenis ellasiĝon de vortoj kaj ebligis nur u-u-uojn. Ĉiuj disiris, por atendi spektaklon, prezentotan de la klana estro. Efektive. "Hm!…" Post momentoj. 'U…" Se vi konatiĝus kun la estro, vi devus scii, ke nun li forte indignas kaj indignante ion planas. Efektive! Li apogas la dekstran femuron per la liva. Ne, lia liva femuro indigne premas la dekstran kaj la malgranda fingro de lia dekstra mano ege indigne sin okupas pri fosado inter la dentoj per sia ungo. Vakso sternas sin sur lia vizaĝo. Strio da sunlumo oblikve sin pafas al la dekstro de lia vango kaj la zigomo rebrile elstarigas sin kiel vitran pokalon. Tia afero sin rulis en la manojn de la klana estro. La subpremanta femuro kolere sin altigas kaj faligas, ritme kaj… melonsemera ŝelo sur lia basko ŝajnas barko furioze tanganta en oceano. Li tute ne komprenis, kion la edzino de Ren San povas gajni el la adultado kun simpla kampulaĉo. Vanis lia divenado. "Necesas trakti tiun ulon laŭ la leĝo!" Sed tiu ulaĉo apartenis al la familio Liu, neniom atingebla laŭ deco. La malgranda fingro de la dekstra mano ankoraŭ pli energie traktis liajn dentojn, kvazaŭ volante doni leĝon al la dentoj kiuj siaflanke grumblis kontraŭ la tro vigla ungado: Klak', klak'… Salivo vulkane eruptis en la lagecan polmon. "Hm!" Laŭdire la adultulo estis nenio alia ol terskrapanto. Strange, kial la edzino de Ren San kroĉas sin al tia ŝtipo! Eble io vere ekzistas ĉe tia ulo, io alglua, kaj tre plaĉa al stinka ino. Liaj femuroj forte tremis, dum tiu "barko" rezistadis kontraŭ la basko kurante tien kaj reen, sed fine, pro malatento, ĝi falis fiaske sur la plankon. "Mi draŝos ŝian dorson, kiam oni ŝin revenigos!…" Ĉu la sinjoro ankoraŭ koleris? Ne! Lia korpo ek… ekmolis. "Ŝi ne eltenos vipadon. Ŝia karno, ne ne, ne karno, sed pasto, gelatenaĵo, ĵeleo, tute ne eltenanta eĉ fingran piketon." Li suspiris pro ŝia fragileco. Kaj ŝiaj vangoj – Kiaj vangoj? Sole lia dekstra mano kies malgranda fingro ankoraŭ amindumis la kaninojn sciis, kiaj estas ŝiaj vangoj, ĉar ĝi foje tuŝis unu el ili. "Ĉiutage, de mateno ĝis vespero, la suno bakadas ŝian vizaĝon, sed ŝia vizaĝo… kia! Restas tiom freŝa, elasta, moleca, juna, kaj… Kaj kiaj la aliaj partoj de ŝia korpo? Ne imageble!" Sed ŝi tute ne ĝojis pro lia admiro aŭ laŭdo. Ŝi rondigis la nigrajn okulojn kaj kriis: "Kion vi faraĉas!" "Ne virtigu vian malvirton! Ci komprenas? Cia edzo, mi scias, ne povas regi cin. Ĉu li tre…?" La longaj ungoj de lia dekstra mano sin etendis al ŝiaj montecaj mamoj, sed – frap'! Ŝi forfrapis ilin. "Vi, perfortema… senhonta… eĉ tage!" "Ne tage, do nokte… via edzo ne povas vin satigi. Ho ho, mi do…" "For, for!" "Kial tiel malice?" Li preskaŭ falis pro ŝia puŝo. "Senhonta, maljuna lupo! Vi estas klana estro. Sed vi…!" Li vere iom koleris. "Kio?" "Kio? Tio, ci, klana estraĉo, tiom senhonte…" "Kion ci diraĉas!" Li faris unu paŝon al ŝi kaj ĵetis rigardon ĉirkaŭen. Neniu alia. Sole dogo kuris sur rivera bordo. La hundo tamen ne zorgis ilin. Li pretis brakumi ŝin kaj mordeti ŝiajn lipojn. Ne, li simple volis ŝin manĝi – sole la puncaj vangoj jam ege bongustaj, se ne paroli pri tiuj aliaj pecoj aŭ partoj. Paro da retetoj, teksitaj el miloj da ruĝaj fibroj, ŝirmis lian duon da okuloj. Bluaj tendenoj de lia frunto ŝvelis alten je kvinona colo. Sed ŝi forsaltis. "Besto! Hundo! Rabisto! Bastardo! Kanajlo!…." Tamen li ne aŭdis ŝian sakron. "Bona franjo! Ne… ne tro… tro… tro tiel! Ĉion vi havos laŭdezire, se vi venos al mi, ke mi envenu. Vere. Hej!" "Fik' via potenco, vi perforte amindumas en la suno!" "Fermu la buŝaĉon!" "Mi timas cin? … Bruto! Pestulo!" Ektremis liaj fingroj, ankaŭ pro frustracio. "Ba! Atendu! Ci!" "Mi cin timas? Mi disdiros: La estro bestas!" "Peston al ci! Ci havos!" Karaj retlegantoj, ni enretigas ĉi tiun verkon de la karmemora sinjoro Zhang Tianyi, speciale tradukitan por nia kara reto pli kaj pli grandiĝanta enhave kaj impona forme dank' al energia laborado de ĉiuj gejunuloj de la Esperanta Redakcio de Ĉina Radio Internacia. Ni daǔrigu ĝin merkrede de la venonta semajno! Tiam ni donos alian titolon por...
|
|
|