• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-13 11:12:28    
Lotusa Vidindaĵo sur la Interreto ----Esperanta Poeto Lu Jixin

cri

Karaj amikoj, vi aŭdas kantadon de sinjoro Lu Jixin, ĉina esperanta poeto el sudokcidenta urbo Guilin. Antaŭ nelonge, li faris viziton al nia radio kaj kantis la kanton antaŭ la mikrofono en nia studio. La kanto titoliĝas: la Sama Kanto, priskribante la profundan senton de la ĉina popolo retrorigardante la pasintecon. Lu Jixin esperantigis la versojn.

Sinjoro Lu Jixin nun estas ĉefredaktoro de hongkong-a Esperanta Eldonejo. Nia juna raportistino Ĝojo intervjuis Lin.

Retrorigardante sian esperantan travivaĵon, Lu havas multajn temojn por paroli:

Sinjoro Lu Jinxin amas lotuson kaj verkis grandnombron da poemoj prikantantajn lotusojn kaj ankaŭ faris multegajn fotojn super lotusoj. Li konigis pri siaj verkado, tradukado, komponado kaj aliaj patosaj agadoj.

Karaj amikoj, se vi vizitos reton laŭ la adreso www.elerno.net. Vi povos legi tiujn plezurigajn poemojn kun ebriigaj bildoj. Nun ni aprecu unu el ili:

NI PAŜU KUNE

Vi rigardas min,

Mi rigardas vin,

Inter okuloj fluas amikeco verda.

Vi komprenas min,

Mi komprenas vin,

En la koroj pleniĝas sunlumo superba.

Vi akordas min,

Mi akordas vin,

Sur hela kanto ondas la espero verva.

Vi kuntiras min,

Mi kuntiras vin,

Paŝu kune ni al nova jarcento ĝerma.

Li verkas, mem komponas kaj mem kantas. Li estas talenta esperantisto.

Sinjoro Lu Jixin vivas en Guilin, ĉina sudokcidenta pitoreska urbo, li ege amas sian hejmolokon.

Li konigis, ke "Guilin" signifas arbaron de osmanto, la urbo Guilin estas monde fama turisma urbo kun longa historio. Tie verdas la montoj, klaras la akvo, pitoreskas la kavernaro kaj belas la ŝtonoj, troviĝas monde tipa karsta tersurfaco, kiu formas la plej ĉarman miraklon de la mondo. Li bonvenigas amikojn el diversaj landoj fari viziton al Guilin antaŭ aŭ post la 89-a UK , se oportunos.