• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-13 11:44:25    
Tolaj objektoj

cri

 

La tolaj objektoj ĉi tie estas faritaj el restaĵoj de tajlado. Iliaj formoj estas ebenaj, kubaj kaj duon-kubaj.

Saketoj, broditaj globoj, monujoj, pendaĵoj kaj aliaj tolaj objektoj ofte servas kiel fianĉiniĝa atesto kaj estas donacitaj de knabino al ŝia juna amato. La aliaj estas vestoj, ĉiutagaj bezonaĵoj kaj ludiloj faritaj de la patrino por ŝiaj infanoj, el kiuj la tigroformaj objektoj estas ofte vidataj, kiaj tigroformaj kapkuseno, ĉapo kaj ŝuoj. Per tiuj objektoj la patrino volas ornami la infanon tigre brava. El la tolaj objektoj estas ankaŭ kapkusenoj fiŝ-forma, ran-forma kaj testud-forma. Ili aludas longan vivon kaj ankaŭ servas kiel interesa ludilo de infanoj. La infanoj ofte endormiĝas kun tola kapkuseno en la sino. Krom tio estas ankaŭ fiŝformaj ŝuoj, zonoj kaj butonoj.

Tolaj kokoj kaj simioj havas apartan funkcion. Ie en Ĉinio koko estas rigardata kiel viro-kulto. En vilaĝoj de Shanxi estas tia moro, ke knabino novedziniĝas kun virkoko en la sino kaj poste oni anstataŭigas la virkokon per tola koko. En ĉinaj vilaĝoj estas ankaŭ la moro, ke virino faras paron da simioj (vira kaj ina) el tolo kaj donacas ilin al sia novedziniĝonta bofratino, kiu tenas ilin en sekreto. Efektive tio ludas la rolon de antaŭedziniĝa seksa eduko.

La aromaj tolaj mansaketoj estas destinitaj por forigi perverson. La 5-an de la kvina monato laŭ ĉina luna kalendaro oni pendigas artemiziajn foliojn kaj kalamon sur lintelo de la pordo, okazigas boatan konkurson kaj manĝas zongzi-on (pirad-forma manĝaĵo farita el glua rizo volvita en bambuaj folioj). Oni kutime faras aroman saketon kun artemiziaj folioj kaj portas ĝin tiutage. Komence oni faras tigron el artemiziaj folioj aŭ gluas tigron al artemiziaj folioj. Tio iom post iom ŝanĝiĝis en alispecajn metiartaĵojn, kiaj brodaĵoj kaj farunaj modlaĵoj. Tamen infanoj kaj virinoj ŝatas porti tolajn saketojn tiutage kun figuro de tigro. Oni portas ilin antaŭ sia brusto por pliigi festan etoson.

Litkovriloj kun bildoj de skorpio, serpento, skolopendro, geko kaj bufo estas ĉiutaga bezonaĵo de infanoj. Ili estas faritaj el belkoloraj tolpecoj. Rigardate supraĵe, ili impresas, ke multe da insektoj moviĝas sur ĝi. Oni faris ĝin kun la deziro, ke la falsaj venenaj bestoj povas forigi la verajn. Por fari tian litkovrilon oni devas havi sufiĉe da pacienco, sed por evitigi sian infanon de atako de la bestoj la patrino ĉiam preparas ĝin en la kvina monato antaŭ reviviĝo de la bestoj. El tio oni scias, ke ĉiu artaĵo farita de ĉinaj virinoj montras ilian sinceran amon al siaj infanoj.