• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-13 16:06:50    
Rilatoj ekonomiaj kaj komercaj inter Ĉinio kaj Britio, inter Ĉinio kaj Irlando

cri

Britio estas unu el la ĉefaj komercaj partneroj de Ĉinio en la okcidenta Eŭropo. De la lastaj jaroj, la komerca sumo inter Ĉinio kaj Britio kontinue pliiĝas. Britio jam fariĝis la 2-a komerca partnero de Ĉinio en Eŭropa Unio post Germanio. En 2002, la komerca sumo inter Ĉinio kaj Britio estis 11,39 miliardoj da usonaj dolaroj, pli multe je 10,6% ol tiu de 2001. Brita investado en Ĉinio ĉiam okupis la unuan lokon en la landoj de Eŭropa Unio. En 2001, Ĉinio kaj Britio fondis ĉina-britan establaĵon por akceli investadon.
En 2003, la dulanda komerca sumo daŭre tenis altrapidan pliiĝon, senĉese pliiĝis la brita investado al Ĉinio, ankaŭ pliiĝis la ĉina investado al Britio, kaj pli kaj pli multaj ĉinaj entreprenoj instalis agentejojn aŭ korporaciojn en Britio.

De la establo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Irlando, kvankam la duflanka komerca sumo ne estas granda, tamen en la lastaj jaroj, tiu rapide pliiĝis. En la komenco de la establo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Irlando, la dulanda komerca sumo nur estas 6,9 milionoj da usonaj dolaroj, sed en 2002 tiu jam atingis 1,460 miliardojn da usonaj dolaroj, pli multe je 27,7% ol tiu de 2001.