• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-13 16:06:50    
Rilatoj ekonomiaj kaj komercaj inter Ĉinio kaj Italio

cri

 

De la establo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Italio, glate disvolviĝas la amikaj rilatoj inter la du landoj sur diversaj kampoj. Precipe la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj rapide disvolviĝas.
Italio estas la grava komerca partnero de Ĉinio en Eŭropa Unio. En 1970, la dulanda komerca sumo nur estis 120 milionoj da usonaj dolaroj, sed en 2001, tiu atingis 7,782 miliardojn da usonaj dolaroj, pli multe je 13,1% ol tiu en 2000, kaj en 2002, tiu estis 9,147 miliardoj da usonaj dolaroj, pli multe ja 17,6% ol tiu de 2001. En la pasinta jaro, la duflanka komerca sumo atingis 11,7 miliardojn da usonaj dolaroj, kreis novan historian rekordon. Ĉinio ĉefe eksportas al Italio vestojn, ŝpinitaĵojn, ŝuojn, turismajn uzaĵojn, ludilojn, plastaĵojn, medikamentojn kaj aliajn produktojn.
En la lastaj 20 jaroj, Ĉinio enkondukis pli ol 1900 teknikojn, la sumo atingis 9,5 miliardojn da usonaj dolaroj. Italaj investaj programoj en Ĉinio estas preskaŭ 2000, kaj interkonsenta sumo estas preskaŭ 3,2 miliardoj da usonaj dolaroj, praktike preskaŭ 2,2 miliardoj.