• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-14 14:15:54    
Kaŝi Sian Malsanon por Eviti Kuracadon

cri
Bian Que estis fama kuracisto de antikva Ĉinio. Iutage, li vizitis Dukon Cai Huangong. Li diris al la duko,"Via Moŝto, vi estis malsana, tamen nur en haŭto, tuj estu kuracata, sen problemo." Tamen Cai Huangong koleris kaj diris, "Mi ne havas malsanon, mi bezonas nenian kuracon." Post dek tagoj, Bian Que refoje vizitis Cai huangong, kaj rakontis al li, " Via Moŝto, via malsano jam invadis vian muskolon, se vi ne akceptus la kuracadon, la malsano serioziĝus." Estis tre malĝoja Cai Huangong, kaj ankoraŭ ne invitis kuraciston. Post aliaj dek tagoj, Bian Que triafoje vizitis Cai Huangong kaj persvadis, " Via Moŝto, la malsano jam atingis vian stomakon, estas tre danĝere se vi ankoraŭ ignorus ĝin." Cai Huangong ankoraŭ ne atentis kaj pli koleris. Pli ol dek tagoj pasis, Bian Que refoje vizitis Cai Huangong. Li rigardis la vizaĝon de la duko, senvorte kaj tuj forkuris, Cai Huangong miris kaj demandis,"Kial vi ne parolis?" Bian Que diris, "Se iu malsaniĝis en la haŭto, en la kolo eĉ en la stomako, oni havas rimedon por kuraci, sed kiam la malsano eniris en la medolon, oni neniel povas forigi ĝin. Nun la malsano de via Moŝto estas jam en la medolo. Mi ne povas kuraci vin."
Kvin tagojn poste, Cai Huangong sentis doloron tutkorpe, kaj sendis iujn inviti Bian Que. Tamen Bian Que jam sciis , ke li jam ne povas resanigi la dukon. Li forkuris al alia regno kaj kaŝis sin. Cai Huangong finfine mortis de malsano.
---el Libro Zhouzi