• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-14 15:54:07    
Rilatoj ekonomiaj kaj komercaj inter Ĉinio kaj Belgio

cri
Belgio estas la 6-a granda komerca partnero de Ĉinio en la okcidenta Eŭropo. En 2003, la komerca sumo inter Ĉinio kaj Belgio atingis 6,7 miliardojn da usonaj dolaroj, pli multe je 36,8% ol tiu de 2002, interalie la ĉina eksporta sumo estis 3,93 miliardoj da usonaj dolaroj, pli multe je 36,8% ol tiu de 2002, kaj la ĉina importa sumo estis 2,77 miliardoj da usonaj dolaroj, pli multe je 36,9% ol tiu de 2002. Ĉinio ĉefe importas el Belgio diamanton, maŝinojn, generatorojn, plastaĵojn, tekstilajn mekanikaĵojn kaj medikamentojn, eksportas al Belgio tekstilaĵojn, vestojn kaj maŝin-elektrajn produktojn.
Ĝis la fino de 2003, belgaj investaj programoj en Ĉinio sume estas 470, interkonsenta sumo estas 1,03 miliardoj da usonaj dolaroj, praktika investado estas preskaŭ 737 milionoj da usonaj dolaroj. En 2003, belgaj investaj programoj en Ĉinio estis 67, kaj la interkonsenta sumo estas 168 milionoj da usonaj dolaroj, pli multe je 76% ol tiu en 2002. Belga regiono Fleming instalis "Azian Fonduson" por stimuli investadon de siaj entreprenoj en aziaj landoj, precipe en Ĉinio.