• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-14 15:54:07    
Rilatoj ekonomiaj kaj komercaj inter Ĉinio kaj Germanio

cri
De multaj jaroj Germanio estas la plej granda partnero ekonomia, komerca kaj teknika de Ĉinio en Eŭropo. En 2002, Ĉinio la unua superis Japanion kaj fariĝis la plej granda komerca partnero de Germanio en Azio, en 1972  la duflanka komerca sumo inter Ĉinio kaj Germanio nur estis 0,27 miliardoj de usonaj dolaroj, sed en 2003 tiu la unua superis 40 miliardojn da usonaj dolaroj kaj atingis 41,8 miliardojn da usonaj dolaroj, preskaŭ okupante trionon de la totala komerca sumo inter Ĉinio kaj Eŭropo. En 2010, la komerco inter Ĉinio kaj Germanio estos duobla. Ĉinio ĉefe importas el Germanio maŝinojn, generatorojn, aŭtojn, ŝipojn, trafikajn instalaĵojn, kemiaĵojn, optikajn kaj kuracajn instrumentojn, kaj eksportas al Germanio elektroaparatojn, maŝinajn instalaĵojn, tekstilajn materialojn kaj produktojn, kemiaĵojn kaj ludilojn.
Ĝis la fino de la pasinta jaro, germana investa sumo en Ĉinio praktike atingis 88,5 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj la nombro de investaj programoj en Ĉinio estas 3504. Nun, jam pli ol 1700 germanaj korporacioj fondis solkapitalajn aŭ kunkapitalajn entreprenojn en Ĉinio. Ekzemple germanaj korporacioj Volkswagen, Siemens, Bayer, BASF kaj DaimlerChrysler gajnis bonan prestiĝon per siaj bonaj kvalito kaj efiko. Kaj ankaŭ investado de ĉinaj entreprenoj en Germanio akiris unuapaŝan sukceson, la totala investa sumo jam atingis 62,07 milionojn da usonaj dolaroj. Nun preskaŭ pli ol 7000 ĉinaj entreprenoj faris investadon en la mondo, kaj pli ol 600 en Germanio. Ĉinio rigardas Germanion kiel la plej gravan partneron en ekonomia kunlaboro en Eŭropo.Samtempe Germanio estas unu el la landoj liverantaj plej multajn disvolvajn helpojn al Ĉinio. En 1985, la du registaroj subskribis interkonsenton pri financa kunlaboro. Ĝis aprilo de 2003, Germanio jam promesis liveri kapitalojn pri financa kunlaboro je 3,32 miliardoj da eŭroj. Financa kunlaboro koncentriĝis al bazaj instalaĵoj, media protektado, forstumado kaj iuj industriaj programoj.