• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-15 12:12:17    
Ludanto Yang Jing kaj ŝiaj kompozicioj

cri

Bivo estas konata plukinstrumento de la ĉina popolo. Estante unu el la gravaj solo-instrumentoj en ĉinaj tradiciaj instrumentoj, ĝi havas vastan diapazonon, klaran kaj sonoran sonon kaj delikatan son-kvaliton kaj estas riĉa je manifesta forto. Ĝi povas ne nur ludi laŭtan kaj senĝenan kompozicion sed ankaŭ prezenti kvietan kaj delikatan kompozicion. Hodiaŭ mi konigas al vi ludanton de la menciita kompozicio Yang Jing.

Yang Jing estas admirita kiel biva feino en ĉina nacia muzik-rondo. Bivaj kompozicoj luditaj de ŝi estas perfekta kuniĝo de lerteco kaj sento kun konformo de fortiko kaj delikato kaj unuiĝo de formo kaj spirito. Yang Jing esperas, ke unuflanke ŝiaj kompozicioj povos heredi klasikan tradicion, aliflanke povos posedi elstaran individuecon. Ŝi diris, ke estas plej grave por ŝi kompreni muzikaĵojn per tuta koro. Tiaj muzikaĵoj estas eksterordinaraj kaj havas plifortan inspiran forton.

Yang Jing komencis lerni bivo-ludon en la aĝo de 6 jaroj. Yang Jing tenas oficon en ĉina Centra Nacia Ensemblo post diplomiĝo el Ŝanhaja Muzika Universitato en 1986. Dum labora periodo, ŝi ne nur plue studas ludan lertecon, sed ankaŭ lernas komponadon. Yang Jing diris, ke ŝi strebas por komponi plimultajn muzikaĵojn riĉajn je moderna sento kaj venigis novan vivforton al la antikva instrumento. Plurjare ŝi eldonis multajn personajn kompoziciarojn kaj plurfoje akiris premiojn pro ludado kaj kreado. En 1992 Yang Jing estis enlistigita en Ĉinan Faman Artistan Liston pro eminenta atingo en diversaj flankoj.

Yang Jing ne memkontentis pri la honoro. Ŝi des pli sin dediĉas al disvolviĝo kaj kreado de la ĉina nacia muziko. Surbaze de profunda kompreno de tradicia biva ludado, Yang Jing komencis bravan kreadon. Ŝi kreis multajn bivajn muzikaĵojn riĉajn je moderna sento kaj ege vastigas manifestan spacon de biva ludado. Ŝi diris, ke ŝi provas ĉian eblon por trovi esencon de muzikaĵoj.

Aŭtune de la jaro 1996, Yang Jing organizis kvartetan ensembleton. La ensembleto konsistas el 4 knabinoj, respektive mastrante unu instrumenton, ĝengon, dukordon, bivon kaj zimbalonon. La 4 knabinoj per la 4 instrumentoj ludas emociigajn muzikaĵojn kaj akiris varman aplaŭdadon de aŭskultantoj kaj unuaniman laŭdon de fakuloj.

Nun dank' al plurjara kunlaborado kaj praktikado, la ensembleto iom post iom formis sian ludan stilon. Ne nur amatoroj de la nacia muziko, sed ankaŭ junaj homoj kutimantaj aŭskulti furorajn kantojn ŝatas muzikaĵojn de la ensembleto. Tio estas dezirita de Yang Jing. Ŝi diris, ke nova nacia muziko estas fenestro por ekspozicii kreadon kaj disvolviĝon de ĉinaj naciaj muzikaĵoj. Nun ni kune aprecu kompozicion luditan de la ensembleto .

Yang Jing ankaŭ aktive akcelas kulturan interfluon inter oriento kaj okcidento. De Vieno ĝis Londono, de Nov-Jorko ĝis Tokio, Yang Jing plurfoje akceptis inviton kaj ludis kune kun alilandaj muzikistoj. Profunde studante esencon de ĉina muzika kulturo, ŝi komencis lerni karakteron, fonton kaj disvolviĝon de mondaj diversaj muzik-kulturoj kaj provis dialogon kun muzikistoj el diferenca kultura fonoj.