• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-15 12:16:30    
Ĉina ujgur-nacieca kantistino Dilbel

cri

Dilbel naskiĝis el ordinara ujgur-nacieca intelektula familio en Xinjiang. Ŝi pasigis sian tutan knabinaĝan tempon en klas-ĉambro kaj provprezenta halo. En la jaro 1984, Dilbel, kiu ankoraŭ estis lernanta en Ĉina Centra Konservatorio, gajnis premion de finnlanda internacia voĉmuzika konkurso kaj estis ekkonata en muzika rondo. Nun ŝi fariĝis tutviva solkantistino de Finnlanda Nacia Operejo kaj Sveda Malmo Operejo kaj estas nomata Ĉina Najtingalo.

Lastatempe ŝi akceptis intervjuon dirante, ke en alilandaj operejoj oni sentas sin streĉa, premforto estas granda kaj konkurenco intensa. Ĉiutage ŝi estas okupita en trejnado kaj prezentado. Kvankam ŝi jam akiris renomon, tamen ŝi ankoraŭ diligente sin preparas por ĉiu nova kanto per kelkaj semajnoj, kelkaj monatoj, eĉ kelkaj jaroj. Tia hardado estas profunde gravurita en ŝia kapo. Laŭ ŝi, ŝia tuta vivspertaĵo intime ligiĝis kun kantado.

Dilbel estas lirika koloratura sopranulino. En la lastaj jaroj, ŝi prezentis muzikaĵojn kaj artajn kantojn kun la plej grandaj reprezentanteco kaj malfacileco, kaj ŝi akiris altan takson de diverslandaj muzikaj rondoj en Eŭropo kaj Ameriko. Ŝi povas per elstara lerteco bone prezenti altan sonon, kiun aliaj neniel povas atingi, kaj plene aŭdigi belecon de koloraturo gracie kaj elegante.

Vizaĝe al la aplaŭdo, Dilbel aspektas kviete. Ŝi diris, ke la plej grava tasko por ŝi estas esprimi arton anstataŭ lertecon. Alie, ŝi nur estus metiistino sed ne artistino. Ŝi korvibrigas la spektantojn per sia sincereco. Tiusence, ŝia vivo akordiĝas kun ŝia arto.

Kvankam Dilbel jam atingis ĉiujn partojn de la mondo kaj jam kunlaboris kun fame konataj direktantoj kaj filharmonioj en centoj da koncertoj, tamen ŝi ĉiam emfazas, ke ŝi estas kantistino elkulturita de Ĉinio.