• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-15 12:36:14    
La malfacileco de la vojo al Shu (1)  -- Libai

cri
Ve Ho ve! Kiel kruta kaj danĝera!

La vojo al Shu estas pli peniga ol la vojo alĉiela!

Cancong kaj Yufu (2), la fondintoj de la regno,

Jam longe dronis en nebul' fabela.

Dum kvardek ok mil jaroj kun la loĝantar' de Qin (3)

Neniu vojo iel ĝin interkomunikigis,

Se birda vojo tie okcidente sur Taibai (4)

Kiu la supron de Emei (5) trahakis, ne efikis.

Nur post la morto de la forteguloj pro l' terglito,

La du landpartojn oni per kornic' surfosta iam ekkunligis.

Supre rokpinto, antaŭ kiu retiriĝas la sunĉar' sesdraka,

Kaj sube, kirla,ŝaŭma, tondre brua kaj torenta flu' zigzaga.

Ĝi eĉ la flugon de migrantaj flavaj gruoj spitas,

Kaj antaŭ surgrimpado la simioj ekhezitas.

En nigra koto, oni dum cent paŝoj

Naŭ turnojn devas fari inter rokoj kaj krutaĵoj.

Sidante kun stelaroj en tuŝodistanc', penspiras

Mi, kaj kun man' premante al la brust' suspiras.

Kiam revenos vi de la vojaĝ' al okcidento?

La malfacila vojo estas por homoj turmento.

Aŭdiĝas nur malĝojaj birdoj plendi inter arboj,

Viraj kun inaj ĉirkaŭflugas sub foli-tegmento,

Kaj la kukoloj krias kontraŭ l' nokta luno,

En la senhoma monto.

La vojo al Shu estas pli peniga ol la vojo alĉiela,

Ekvelkos la vizaĝo roza de la aŭskultanto!

Jen vicoj da montpintoj preskaŭ la ĉielon fendas,

Supro-malsupren velkaj pinoj ĉe l' krutaĵoj pendas.

Surdige vete tondras la torentoj, akvofaloj,

Kun ŝtonruliĝo-ondbat' resonas ĉiuj valoj.

La vojo de danĝeroj tiel plendas,

Kial vi, ho fremduloj kompatindaj el grandega malproksimo venas!

Jian'ge (6) minace kiel tur' ka vojon baras,

Dekmil ne povus ĝin trarompi,

Se unu viro gardostaras.

Sed se l' gardant' ne estas fidindulo,

Tiam li lupo aŭ ŝakal' sin faras.

Matene nin timigas tigroj.

Vespere longaj la serpentoj,

Kiuj mortigas senkompate

Kun sangsoif' kaj akraj dentoj.

Kvankam Silk-urbo (7) estas plezuria,

Preferinde ĝustatempe hejmeniri.

La vojo al Shu estas pli peniga ol la vojo alĉiela!

Rigardi okcidenten ĉiam igas nin suspiri.

          trad. S.J.Zee

 

(1) [ŝu]: la antikva nomo de provinco Sichuan.

(2) du legendaj reĝoj de la antikva Shu-regno.

(3) [ĉin]: la antikva nomo de provinco Shaanxi [ŝanŝji].

(4) [tajbaj]: monto en provinco Shaanxi.

(5) [emej]: montaro en provino Sichuan.

(6) [ĝjange]: urbo ĉe montpasejo, kondukanta al Qin, la nuna Shaanxi.

(7) alinomo de Chengdu, la ĉefurbo de provinco Sichuan.