• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-16 14:24:33    
Muziko unue
-----Premiitaj kantoj de Ora Melodio de Taiwan

cri
La 8-an de majo ĉijare, en la memorhalo de Sun Zhongshan de la urbo Taibei de Taiwan, publikigis la rezulton de la 15-a Premio "Ora Melodio" de Taiwan. La temo de ĉifoja premio estas "Muziko Unue", tio ankaŭ estas korvoĉo de ĉiuj muzikistoj. La Ora Melodio estas la plej influa premio en muzika rondo de taiwan-a regiono dank' al sia alta atento al arteco. Dum 15 jaroj, ĝi ne nur akiris aprobon de la socio de Taiwan, sed ankaŭ havas grandan influon en la ĉeftero de Ĉinio. Estas honore por ĉiuj steloj partopreni en la premia ceremonio. Ĉijare multaj kantistoj ne nur el Taiwan, Hongkong kaj la ĉeftero de Ĉinio, sed ankaŭ el Malajzio kaj Singapuro estis kandidatigitaj. La prezida parto de la muzika ceremonio ankaŭ invitis famajn kantistojn el Japanio, Tajlando, Korea Respubliko kaj Malajzio por prezenti en la ceremonio, tial la ceremonio de la premio "Ora Melodio" vere fariĝis internacia grandioza muzika kunveno de Azio. Hodiaŭ mi preparas por vi serion da premiitaj kantoj de la ceremonio.

Fine kantistino de la ĉeftero de Ĉinio Wang Fei gajnis la premion de la plej eminenta kantistino, kaj taiwan-a kantisto Wu Sikai gajnis la premion de la plej eminenta kantisto. Li estis tre emociiĝa kiam li parolis sur la premidona scenejo, ĉar li estis menciita en sinsekvaj 7 jaroj sed neniam gajnis la premion, tiam lia unua vorto estis "Finfine mi gajnas ĝin!". En la ceremonio, multaj invititaj steloj faris mirindajn prezentojn kaj puŝis la ceremonion al varma pinto.

Sekve mi invitu apreci la premiitajn kantojn de la "Ora Melodio". La unua kanto estas prezentita de taiwan-a juna kantisto Zhou Jielun, li gajnis la premion de plej bona muzikdisko. Tiu disko havas la saman nomon de lia patrino. La sekvanta tago de la premia ceremonio ĝuste estis la Patrina Tago, tial li diris ke la premio estis la plej bona donaco al lia patrino.

La premio de la plej eminenta grupo estis donita al ensemblo "Majo", ĝi konsistas el 5 junaj knaboj kaj la plej granda revo de ili estas fariĝi la plej eminenta rokensemblo de Azio.

Fine, bonvole aŭskultu la kanton prezentitan de la nova kantreĝo Wu Sikai.

Karaj amikoj, en la orelplaĉa muziko, finiĝis ĉi-foja programero. Koran dankon pro via aŭskulto!