Lastjare ĉe la fonto de Sanggan' oni batalis
Kaj nune en la valo de Congling-rivero:
En Tiaozhi(1)-maro oni lavas iam la armilojn
Kaj paŝtas la ĉevaloj en la neĝ' sur Mont' Ĉielo.
Jen armeanoj ĉiuj maljuniĝas
Trans dekmil lioj sub la Marsa pelo.
Anstataŭ terkultur', buĉado estas la meti' de hunoj,
Surkampe oni vidas simple flavan sablon kaj blankajn ostarojn.
Muregon Qin(2) konstruis por forbari la invadon
Dum Han ankoraŭ levas oni alarmosignalojn.
Ne ĉesas alarmosignaloj bruli,
Nek ĉesos iam la sanga batalo.
Al la ĉielo triste henas la orga ĉevalo.
Kiam surkampe falas la rajdanto,
Korvoj kaj milvoj bekŝiras intestojn,
Forflugas kaj pendigas ilin sur la velkbranĉaro.
Soldatoj iĝis sterko por herbaĉoj,
Senpova restas jam la generalo.
Pruviĝas, ke armilo estas supera malbono,
Saĝuloj uzas ĝin nur kontraŭvole pro nepra bezono.
trad. S.J.Zee
(1) [tjaŭzi]: nomo de lando ĉe Persa Golfo.
(2) [ĉin]: Qin-dinastio.
|