• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-17 16:10:40    
Deveno de Printempa Festo

cri

La Printempa Festo estas novjara festo laŭ la luna kalendaro de Ĉinio. Ĝi estas la plej grava tradicia festo de Ĉinio.

Dum miloj da jaroj la ĉinaj kalendaroj travivis multajn reformojn, sed la luna kalendaro restis senŝanĝa. La suna kalendaro komencis funkcii en Ĉinio post la Revolucio de 1911. Oni nomas la novjaran feston de la luna kalendaro de la du kalendaroj, sed ankaŭ pro tio, ke la novjara festo de la luna kalendaro okazas ĝuste ĉirkaŭ la Tago de Printempa Komenco.

Kial la antikvuloj aranĝis la jarkomencon en frostaj tagoj? Tio ne estas senkaŭza. Ĉar post la aŭtuna rikolto kaj antaŭ la printempa plugado estis morta sezono de kamplaboroj, la antikvaj kamparanoj en tiu sezono povis ripozi kaj sin amuzi, resumi la pasintaĵon, plani la estontecon kaj akumuli fortojn por renkonti la venontan pezan laboron.