• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-05-17 16:14:10    
Petardo de Printempa Festo

cri

Eksplodigi petardojn kaj alglui bildojn de pordodioj kaj novjarajn versparojn al pordo estis la plej populara moro en la antikva Ĉinio okaze de la Printempa Festo.

Petardoeksplodigo herediĝis de la antikveco. La plej frua petardo estis farita el malplena bambutubo. Post bruligo la aero en la tubo ŝveliĝis de varmo kaj rompis la tubon, eligante krakojn. Poste oni enmetis pulvon en bambutubon kaj tiel inventis "eksplodan bambuon". Pli poste kartona tubo anstataŭis bambutubon. Jen naskiĝis petardo. En la lastaj jaroj de Ĉing-dinastio Ĉinio jam havis metiejojn por fari diversajn petardojn kaj fajraĵojn.

Origine la eksplodigo de petardoj celis forpeli diablojn kaj venigi feliĉon. Legendo diras, ke en la antikveco vivis en profunda montaro kruela monstro en homa figuro. Je ĉiu jarfino ĝi eliris persekuti homojn kaj brutojn. Ĝi timis lumon kaj bruon. Je ekaŭdo de petardoeksplodo ĝi forkuris en paniko. Tial, ĉe la jarŝanĝo, kiam la monstro furiozis, oni eksplodigis unu post alia petardojn por fortimigi ĝin kaj tiel havi pacon.

Antikva verko tiel priskribis petardoeksplodigon en Pekino en la Novjara Tago en Ĉing-dinastio: "Kiel bruantaj ondoj kaj tondroj, eksplodas petardoj ĉie tra la urbo, dum la tuta nokto." Petardoeksplodigo vere plivarmigis la atmosferon de la novjaro, donante senmezuran ĝojon al homoj, precepe al infanoj.